Kastelo Rákóczi (Felsővadász)
Etoso
La Kastelo Rákóczi estas historia monumento en Hungario en Felsővadász.
Historio[redakti | redakti fonton]
La familio Rákóczi akiris la bienon en 1517, poste la familio konstruis kastelon. La turkoj okupis kaj detruis ĝin en 1567. Post falo de la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la Habsburgoj forprenis la kastelon, ĝis 1945 la posedantoj estis diversaj familioj. Intertempe oftaj trakonstruoj okazis, sed la plej grava okazis en 1860 (tiam la kastelo ricevis etaĝon). Ekde 1871 ankaŭ poŝtejo funkciis en la kastelo. Dum la socialismo (eĉ poste) la kastelo funkcias kiel lernejo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kastelo situas en granda korto, kiu estis iam fama parko. Iam kreskis maloftaj kreskaĵoj. En la konstruaĵo perdiĝis grandparte la mebloj, same la biblioteko.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [1][rompita ligilo] hungare
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [2] Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- fotoj