Saltu al enhavo

Kastelo Untermaßfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Untermaßfeld

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 31′ 59″ N, 10° 24′ 51″ O (mapo)50.53301410.4142Koordinatoj: 50° 31′ 59″ N, 10° 24′ 51″ O (mapo)
Kastelo Untermaßfeld (Turingio)
Kastelo Untermaßfeld (Turingio)
DEC
Situo de Kastelo Untermaßfeld
Kastelo Untermaßfeld (Germanio)
Kastelo Untermaßfeld (Germanio)
DEC
Situo de Kastelo Untermaßfeld
Map
vdr

Kastelo Untermaßfeld (germane Schloß Untermaßfeld) estas iama akvokastelo de la grafoj de Hennebergio en Untermaßfeld, Germanujo.

La komplekso estiĝis verŝajne en la 13-a jarcento kaj fortikigitis en la kuro de la historio je rempararo. Ekde 1681 ĝi malrempararigitis kaj la ŝtonoj uzitis i.a. por la novkonstruo de Kastelo Elisabethenburg en Meiningen.

En 1813 instalitis ene puna kaj reensoci-integriga institucio servante ekde 1878 kiel komuna malliberejo por sep ŝtatoj turingiaj. Ekde 1886/87 iĝis pluraj alkonstruaĵoj malkaŝantaj la malnovan konstruan partaron. Post fajrodamaĝoj malkonstruitis barbare en 1982 la en la ena korto libere starinta palaceto kaj belfrido.

Hodiaŭa stato

[redakti | redakti fonton]

Ja konserviĝis trapeza kaj solidega ĉirkaŭfortikaĵo (por loĝejoj kaj ekonomiejoj) kun ne malpli ol sep gvatturoj el la 15-a jarcento. La plej malnova parto hodiaŭa estas la t.n. Sorĉistina turo (Hexenturm) de 1446. En 2013 malfermitis surloke muzeo priprizona.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen. Bearb. von Stephanie Eißing, Franz Jäger i.a., Deutscher Kunstverlag. München 1998

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]