Kastelo de Berzence
La Kastelo de Berzence aŭ konata pri la iama posedanto Kastelo de Festetics estas historia monumento en Hungario en Berzence.
Historio[redakti | redakti fonton]
La familio Festetics aĉetis la bienon en 1835. En la 18-a jarcento jam estis en tiu loko baroka domo. Ĝi estis trakonstruita al klasikisma ĉaskastelo inter 1846 - 1848. En 1887 granda ĉasado okazis kun partopreno de Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kronprinco). En 1945 la alvenintaj bulgaraj soldatoj kun la lokaj loĝantoj prirabis la kastelon. Ĝis 1956 la kastelo estis kazerno, poste psikiatriejo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sur monteto. La konstruaĵo formas U-majusklon, sed la aloj estas mallongaj. Ĝi havas aldonaĵon, kiu estas kasteleto, iam por la servantoj.
Parko[redakti | redakti fonton]
En la parko estis konstruitaj ĉasdomoj, mastrumaj dometoj, staloj.