Saltu al enhavo

Kastelo de Hosszúpályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Hosszúpályi (konata ankaŭ pri la iama posedanto kastelo de Zichy [ziĉi]) estas konstruaĵo en Hungario, en grandvilaĝo Hosszúpályi, el kio la grenejo estas historia monumento.

Grafa familio Zichy konstruis ankaŭ tie teretaĝan malfrubarokan nobelan domon (kvazaŭ kastelon) en fino de la 18-a jarcento. Post jardekoj (precipe en 1810) en diversaj etapoj estis alkonstruitaj pluraj konstruaĵpartoj. La plej signifaj vizitantoj de la kastelo estis Józef Bem kaj Ferenc Liszt. Post la 2-a mondmilito Zichy-anoj rifuĝis, la hungara ŝtato akiris la kastelon kaj profitis ĝin vilaĝa administrejo kaj kulturaj celoj. La grenejo apartenis al la loka agrikultura kooperativo. Dum la socialismo la kastelo kelkfoje trakonstruiĝis. Laŭ informo el 2015 en la renovigita kastelo havas ĉambrojn la vilaĝa administracio, kulturdomo kaj biblioteko. En 2017 sekpentraĵoj estis pentritaj en la ĉefĉambro, kiuj prezentas la signifajn konstruaĵojn de Hosszúpályi. Unu el la aloj estas vigla merkatejo.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas "U"-formon, la 3 fasadoj turniĝantaj al tri stratoj. Ĝia ĉefa enirejo troviĝas el la korto, kiu poste estis trakonstruita. En la kortflanko restis la glazuritaj arkadoj de la koridoro. La kastela parko estas zorgata kaj impona.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.