Kastelo de Kéked
La kastelo (aŭ burgo) en Kéked (konata ankaŭ pri la lasta posedanto kastelo de Melczer) estas historia monumento en Hungario en vilaĝo Kéked.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni taksas, ke gotika domego por nobelo estis konstruita en la 15-a aŭ 16-a jarcentoj. La hodiaŭa renesanca formo estiĝis inter la 17-a kaj 19-a jarcentoj. Laŭ arkeologiaj esploroj familio Kékedy konstruis la kastelon en la 16-a jarcento. Ĝi estis renovigita en 1617, post jardekoj trakonstruita. Tiam kreiĝis la interna korto kaj parto de la bastionoj, krome pro la militoj oni konstruis eksteran muron kaj aliajn defendaĵojn. Spite tion soldatoj de Emeriko Thököly prirabis la burgon. En 1770 kaj 1863 denove okazis ŝanĝoj. En la 1930-aj jaroj la kastelo estis modernigita, en la 1980-aj jaroj renovigita. Hodiaŭ hotelo funkcias en la kastelo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kastelo-burgo situas en parko. La konstruaĵo formas brikon, meze estas interna korto. Ĉe 2 el la anguloj estas videblaj po unu cilindraj bastionoj. La interna parto estas adoptita al hotelo.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- nur fotoj
- malnova foto
- hungare Arkivigite je 2015-08-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hejma paĝo Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj