Saltu al enhavo

Kastelo de Kétegyháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Kétegyháza aŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Andrássy–Almásy [andrAŝi-almAŝi] estas monumento historia en grandvilaĝo Kétegyháza (Hungario).

Aerfoto pri la kastelo

En Kétegyháza baroka nobeldomo (kasteleto) estis konstruita fare de grafo Zsigmond Andrássy en 1742, poste ĝi estis centro de la bieno. En 1749 apude kapelo, iomete for aliaj agrikulturaj domoj kaj parko konstruiĝis. Inter 1750–1776 la kastelo plurfoje pligrandiĝis. En 1799 alia nobela familio Andrássy aĉetis la plenan kastelon, ĉirkaŭ 1830 interliga konstruaĵparto konstruiĝis inter la kasteleto kaj kapelo. La kasteleto bruldetruiĝis en 1858. En la sekva jaro laŭ planoj de Miklós Ybl la konstruaĵo rekonstruiĝis, eĉ pligrandiĝis. Plia kastela kaj kapela trakonstruoj okazis en 1895, poste en 1940 oni interligis la kastelon kaj la agrikulturan alon tiel, ke tie trapasejo por koĉeroj estiĝis. Depost la 2-a mondmilito kaj la kastelo, kaj la kapelo estis prirabita, poste la loka agrikultura kooperativo uzis la kastelon. Laŭ priskribo tiam estis 42 ĉambroj. Ekde 1952 agrikultura lernejo estis la uzanto. La lernejanoj ekde la 1970-aj jaroj kolektis diversajn agrikulturajn maŝinojn. El tio iĝis muzeo, kiu estas videbla en parto de la kastelo. Ankaŭ la lernejo funkcias plu, eĉ oni konstruis akvoturon, restoracion kaj sportejojn.

La teretaĝa kastelo havas longan formon. Dekstre la menciita kapelo kontaktiĝas kun la kastelo. Same longa alo disbranĉiĝas el la kastelo.

Oni aprezas la parkon altvalora, ol arboreto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.