Saltu al enhavo

Kastelo de Perkáta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Perkáta estas impona klasikisma konstruaĵo en grandvilaĝo Perkáta (Hungario).

Kastelo de Perkáta

Tiu ĉi kastelo estis konstruita ĉirkaŭ 1758. Ĝi estis trakonstruita ekde 1820, krome aparte po unu aloj konstruiĝis por la servistoj, kuirejo kaj similaj ĉambroj. Depost la 2-a mondmilito la kastelo ŝtatiĝis kaj ene lernejo funkciis ĝis 1974. Inter 1975-1979 la kastelo plene renoviĝis, poste interne estis biblioteko kaj kulturdomo. En 2015 ĝi denove renoviĝis, poste interreta ĉambro, lerneja muzikĉambro, eklezia instruejo kaj similaj ĉambroj trovis liberajn lokojn, sed en la ĉefkonstruaĵo la ĉina-hungara kultura centro funkcias.

Kastelo de Perkáta

Konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa brikoforma kastelo kun keloj situas sola en mezo de Perkáta. Kun la menciitaj 2 aloj (sen kontakto) ili formas U-literon, meze estas ĝardeno, ĉirkaŭe parko situas. La fasado estas simetria, meze estas la portiko iomete reliefas. Iom for de la triopo ankaŭ stalo kun loko por koĉeroj estas videblaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.