Kastelo de Szegvár
La Kastelo de Szegvár (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji]) estas historia monumento en grandvilaĝo Szegvár (Hungario).

Historio
[redakti | redakti fonton]En Szegvár en la 16-a jarcento estis konstruita nobeldomo aŭ kasteleto por biencentro. Ĝi plene ruiniĝis dum la longa regado de turkoj, poste familio Károlyi akiris la areon en 1722 kaj konstruis kastelon sur la iama ruinaĵo inter 1726-1728. Tamen ĝi ne konformis por departementa domo, tial inter 1768-1773 apude oni konstruis novan kastelon, kiu estis departementa sidejo inter 1776 kaj 1883. Depost 1883 fondaĵo funkciigis la konstruaĵon kaj estis fraŭlina lernejo por orfinoj fare de monaĥinoj ekde 1902, ankaŭ infanĝardeno. En 1928 ĝi iĝis edukejo por monaĥinoj, tiutempe la kastelo estis renovigita. Inter 1950-1997 ĝi estis denove orfejo, poste ĝi estis posedaĵo de la municipo por komunaj celoj. En 2016 la kastelo estis plene renovigita. La menciita origina kastelo fare de Károlyi jam malaperis dum la jarcentoj.

Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa baroka kastelo kun mansarda tegmento situas en korto. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas. Tie estas la baroka pordego, apude po unu fenestroj, sur la etaĝo 3 fenestroj videblas. La malantaŭa parto perdis la simetrion. Meze estas videbla same elireja pordego, sed dekstre estas 3 arkadoj, maldekstre ŝtuparejo.
En la korto magnolio kreskas, kiu ricevis la titolon la plej malnova magnolio de la lando en 2018. La arbo estas 8 m alta kun 60 cm trunka periferio.