Kastelo de Verőce

La Kastelo de Verőce (Pest) (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Migazzi) estas baroka historia monumento en vilaĝo Verőce.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi loko la romianoj konstruis gardoturon, iom da muropartoj estas videblaj ankaŭ nun. En la mezepoko Matiaso la 1-a (Hungario) konstruigis ĉaskastelon, dum konstruado oni profitis la romian gardoturon. Depost 1526 ĉe la apuda loko oni aranĝis trifoje parlamenton, kiun helpis la provizora ponto tra la Danubo. Dum la sekvanta dominado de turkoj la kastelo plene ruiniĝis. En 1769 episkopo Migazzi konstruigis la nun videblan kastelon, kiu klasikismiĝis en la frua 19-a jarcento. En 1977 en la alo (en la iama stalo) oni konstruis ĉambrojn.

En la 20-a jarcento (eĉ poste) la kastelo estas loko de gemaljunuloj, en periodo estis hejmo de maljunaj pastroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa kastelo kun mansardo situas sola en parko kaj ĝi formas V-literon. La V-litero komenciĝas kun ornama pordo, poste la ĉefkonstruaĵo. En mezo de V estas pli malalta konstruaĵo-parto.
Parko
[redakti | redakti fonton]Dum la socialismo en parto de la parko oni konstruis junularan tendaron, tiutempe fama inter la gejunuloj. Kelkaj arboj restis el la malnova erao.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-12 per la retarkivo Wayback Machine