Katō Seiiti
Aspekto
Katō Seiiti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1909 |
Morto | 5-an de decembro 1987 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto okulkuracisto kuracisto profesoro |
KATŌ Seiiti (laŭ sistemo Kunrei, prononco [katō seiiĉi], laŭ sistemo Hepburn KATŌ Seiichi, naskiĝis en 1910; mortis la 5-an de decembro 1987) estis japana esperantisto, oftalmologo kaj universitata profesoro, delegito kaj fakdelegito pri medicino en Macumoto (Nagano), Japanio.[1]
Li estis rektoro kaj honora profesoro de la universitato Ŝinŝu (信州大学, d:Q1209029) en Macumoto. Inter liaj Esperantaj verkoj elstaras la fama Manlibro pri oftalmologio (1959, 2-a eldono 1963, 3-a eldono 1994)[2] kaj la terminaro Vortoj Uzataj en Medicino (1962).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ekzemple en la Jarlibro de UEA 1982, p. 248, tiam Macumoto (Nagano) laŭ sistemo Kunrei estis latinliterigata Matumoto
- ↑ informo pri la Manlibro pri oftalmologio (3-a eldono 1994) en la Libroservo de UEA