Kataban (arabeمملكة قتبان, latinliterigata foje ankaŭ Qataban) estis antikva regno en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. Ĝia centro estis en la valo Bajhan. Kiel iuj aliaj regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĝi gajnis grandan riĉecon de la komerco de olibano kaj mirho, incensoj kiuj estas bruligataj ĉe altaroj. La ĉefurbo de Kataban estis nomita Timna kaj situis sur la komerca vojo kiu trapasis la aliajn reĝlandojn Hadramaut, Ŝeba kaj Ma'in. La ĉefa diaĵo de la katabananoj estis Amm, aŭ "onklo" kaj la popolo nomis sin la "infanoj de Amm".
Ĝi estis la plej elstara jemena regno en la dua duono de la unua jarmilo antaŭ nia erao, kiam ĝia reganto tenis la titolon de hegamonianto de Suda Arabio, Mukarrib (arabe مكرب, "unuiganto").
Bronza leono kun rajdanto farita per la katabananoj ĉirkaŭ 75-50 antaŭ nia erao
la reĝlando Kataban (helblue) nelonge antaŭ ĝia falo en la 2-a jarcento - inter Himjaro okcidente, Ŝeba norde kaj Hadramaut oriente
Alessandro de Maigret: Arabia Felix, origine itale Milano, eldonejo Rusconi, 1996, angla traduko de Rebecca Thompson, Londono, eldonejo Stacey International, 2002. ISBN 1-900988-07-0 (itale respektive angle)