Katalin Gidró
Aspekto
Katalin Gidró | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1982 (43-jaraĝa) en Reghin |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2004) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Géza Bodolay ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Katalin Gidró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gidró Katalin estas hungara aktoro. Katalin Gidró [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1982 en Rumanio en Reghin.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Gidró apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi frekventis liceon en Târgu Mureș, poste ŝi akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de "Gaja Scenejo". Inter 2005 kaj 2009 ŝi estis membro de Teatro de Kecskemét, poste de Nacia Teatro (Szeged). Ŝi ricevis 4 premiojn inter 2006-2016.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - virina titolrolo (en Kecskemét)
- Otelo - Desdemona (en Szeged)
- Kiel plaĉas al vi – Rosalinda
- La gajaj edzinoj de Windsor – Anna Page (en Kecskemét)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Molière:
- Tartufo – Dorine (en Szeged)
- La Mizantropo – Éliante (en Kecskemét)
- József Katona: ’’Bánk bán’’ – Melinda (virina ĉefrolo) (en Szeged)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [2]
- hungarlingva biografio kun foto
- [3] Arkivigite je 2012-08-21 per la retarkivo Wayback Machine