Katalin Gombos
Katalin Gombos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1929 en Hódmezővásárhely |
Morto | 6-an de novembro 2012 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) , 5-1-55/56 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Sinkovits (1951–2001) |
Infanoj | András Sinkovits-Vitay, Marianne Sinkovits (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Katalin Gombos [gomboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombos Katalin estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia persona nomvarianto estis Kati, ŝia edzo estis Imre Sinkovits, ŝia filo estis András Sinkovits-Vitay.
Katalin Gombos[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1929 en Hódmezővásárhely, ŝi mortis la 6-an de novembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Gombos jam frue interesiĝis pri la teatro, ŝi iĝis amatora aktoro en sia naskiĝurbo en 1945. Post 5 jaroj ŝi estis membro de Teatro Jókai en la ĉefurbo. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954. Ŝi apartenis al malgrandaj teatroj de 1956, poste ekde 1958 ŝi pasis 33 jarojn en Teatro Madách, sed ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 1985 kaj 2010. Ŝi edziniĝis en 1951, ŝi naskis 2 gefilojn, en 2001 ŝi vidviniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Hippolyta
- Kiel Plaĉas al Vi - Phoebe
- Komedio de eraroj - Emilia
- Molière: Az úrhatnám polgár - Nicole
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Hippia; Heléna
- Károly Kisfaludy: A kérők - Lidi
- Jenő Heltai: Szépek szépe Cindrulino
- Sándor Bródy: A medikus - Borcsa
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mindenki iskolája (mallonga filmo, 1955)
- Éjfélkor (1957)
- Az özvegy és a százados (1967) - S-ino Márton
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Geraldine Fitzgerald, Shelley Fabares, Joanne Woodward, Lee Grant[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Titkok éjszakája (1966) - S-ino Spatz
- A peleskei nótárius (1975) - S-ino Bíró
- Kaviár és lencse (1985) - Helena
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio