Katalin Szendrényi
Aspekto
Katalin Szendrényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szendrényi Katalin |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1960 (64-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1978–1985) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Katalin Szendrényi [sendrEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendrényi Katalin estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano).
Katalin Szendrényi [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1960 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Szendrényi frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1983, post 2 jaroj ankaŭ operkantistan diplomon. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis László Polgár (operokantisto) kaj Erika Sziklay. Ŝi ricevis stipendion de studio de Teatro alla Scala inter 1986-1988. Ekde 1985 ŝi apartenas al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis kantokonkursajn premiojn inter 1982 - 1988. Ŝi kantadas ankaŭ oratoriojn.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo — Judit
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Azucena
- Aida – titolrolo
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer — Senta
- Götterdämmerung — Brünnhilde
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Giacomo Puccini: Tosca — Floria Tosca
- Francesco Cilea: Adriana Lecouvreur — titolrolo
Ŝia sola televizia filma rolo
[redakti | redakti fonton]- István király (1993) - Cresimira