Katarina Vilioni
Katarina Vilioni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | nekonata |
Morto | 30-an de novembro 1341 en Jangĝoŭ |
Katarina VILIONI estis itala virino, ano de komercista familio, kiu loĝis en Yangzhou, Ĉinio, dum la 14-a jarcento.

Ŝi estas konata pro sia tomboŝtono, kiun malkovris la Popola Liberiga Armeo en la remparoj de Yangzhou en 1951. La surskribaĵo de la ŝtono estas gotika, kaj klarigas, ke ŝi estis filino de Domenico Vilioni kaj mortis en 1342.
La ekzisto de tia tomboŝtono en Yangzhou, kelkajn jarojn post la vizito de Marko Polo, sugestas, ke ekzistis itala komunumo en la urbo, verŝajne pro la silko-komerco.[1]
La surskribaĵo de la tomboŝtono estas jena:
- In nomine Dñi [2] amen hic jacet
- Katerina filia q<u>ondam Domini
- Dñici[3] de Vilionis que obiit in
- anno Domini mileximo[4] CCC
- XXXX II de mense Junii
"En la nomo de la Sinjoro, amen. Ĉi tie kuŝas Caterina iam[5] filino de sinjoro Domenico de Vilioni, kiu mortis en A.D. 1342, en la monato junio."
Alia, malpli granda plato estis malkovrita kelkajn jarojn poste, kune kun kristana skulptaĵo kaj mallonga surskribaĵo pri la morto de la filo de la sama Dominico, nomita Antonio en novembro 1344.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "The Silk Road", Frances Wood, University of California Press, ISBN 0520243404
- "The Chan's Great Continent", Chap 1, Jonathan D. Spence, W. W. Norton & Company interrete