Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár)
romkatolika katedralo Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
![]() Romkatolika katedralo en Kaposvár
| ||
katedralo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Kaposvár | |
Geografia situo | 46° 21′ 24″ N, 17° 47′ 19″ O (mapo)46.3567717.7886Koordinatoj: 46° 21′ 24″ N, 17° 47′ 19″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkokatolika eklezio | |
provinco | Somogy | |
diocezo | Kaposvár | |
Dato de konsekro | 1886 | |
Konsekrinto | Zsigmond Kovács | |
Statuso | katedralo, ankaŭ paroĥo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 63 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La romkatolika katedralo de Ĉieliro de Maria estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Kaposvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua ligna kirko estis konstruita en 1702. Post jardekoj en 1748 oni konstruis pli grandan, stabilan preĝejon. Oni uzas la novan, imponan katedralon ekde 1886, sed skulptaĵo devenis el la baroka erao. Kune kun la katedralo ankaŭ klasikisma paroĥo konstruiĝis. La marmoraj akvujoj pretiĝis en 1936. En la 1930-aj jaroj la katedralo estis renovigita kaj la sakristio estis pligrandigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La katedralo havas 3 navojn, unu altan kaj 4 malaltajn turojn. En la ĉefturo estas 4 sonoriloj. Interne estas diversaj flankaj altaroj. Malantaŭ la ĉefaltaro la fenestroj prezentas Sanktan Ladislaon, Dipatrinon kaj Sanktan Stefanon. La sanktejo estas kvinangula. Antaŭ la katedralo estas skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1742 kaj kolono pri Sankta Maria. Flanke de la preĝejmuro estas ornama puto de Reĝo Sankta Stefano fare de Jenő Bory.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare Arkivigite je 2012-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Kaposv%C3%A1r.jpg/220px-Kaposv%C3%A1r.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Kaposv%C3%A1r_Bory_Szent_Istv%C3%A1n-k%C3%BAt.jpg/220px-Kaposv%C3%A1r_Bory_Szent_Istv%C3%A1n-k%C3%BAt.jpg)