Katedralo Sankta-Cecilia (Albi)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Katedralo Sankta-Cecilia |
Katedralo Sankta-Cecilia (Albi) | ||
---|---|---|
Katedralo en Albi
| ||
katolika katedralo • malgranda baziliko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Francio | |
regiono | Sudo-Pireneoj | |
departmento | Tarn | |
Municipo | Albi | |
Geografia situo | 43° 55′ 43″ N, 2° 8′ 35″ O (mapo)43.9284916666672.1429444444444Koordinatoj: 43° 55′ 43″ N, 2° 8′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
diocezo | Ĉefdiocezo Albi | |
Statuso | Katedralo Baziliko | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo | |
Tipo de konstruaĵo | Katedralo | |
Konstruado | 1282 - 1390 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | Briko | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Katedralo Sankta-Cecilia estas fortikigita katedralo kaj baziliko en Albi. Ĝi estis konstruita el rozkoloraj brikoj (fakte same kiel multaj aliaj gravaj konstruaĵoj de la regiono, kiel en Tuluzo kaj Montauban, inter 1282 kaj 1390. La ĉefa karaktero de la konstruaĵo estas la kontrasto inter la amaseca ekstera aspekto kiel fortikaĵo kun nur tre mallarĝaj fenestroj kaj la interno bunta, brila kaj plenplena je bildoj, kun blua tegmento ankaŭ plenplena je figuroj.
La katedralo estis konstruita en la kunteksto de la luktado de la hierarkio de la Katolika Eklezio kontraŭ tendencoj konsideritaj herezaj (albigensismo aŭ katarismo). La popolo apogis tiujn reformismajn tendencojn, sed la hierarkiuloj subpremis la insurekcion. La nova episkopo ordonis konstruadon de impona fortikaĵo kiu kontraste impresos la vizitantojn kaj adorantojn per enorma kvanto kaj bunteco de bildoj en ĉiuj surfacoj de la katedralo, nome kolonoj, muroj, tegmentoj ktp.
Fresko de la lasta juĝo
[redakti | redakti fonton]La fresko de la lasta juĝo datiĝas de 1474 ĝis 1484. Ĝi estas inspirita el la lasta juĝo de Bono. Diference de la plej parto de katolikaj preĝejoj kiuj havas strukturojn kiuj fokusiĝas al la ĉefaltaro, tiu ĉi faras same, sed aparte montras du enormajn freskajn bildarojn sur fortikaj kolonoj ambaŭflanke de la la alirejo al la ĉefaltaro.
La du bildarojn (dekstra kaj maldekstra) montras la du apartajn scenojn de bonuloj kaj malbonuloj en la lasta tago de la mondo kiam Dio apartigos la bonulojn al sia dekstro. Simile estas diferencoj inter supra kaj malsupra niveloj: supra por la ĉielo, malsupra por la tero kaj monda vivo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Ekstero
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefa ornama pordego
-
Ĉefa enirejo kun gotika ornamaĵo kontrasta kun la simplamasaj brikaj muroj
-
Orienta malantaŭa fasado
-
Amasfortika brika turo
-
Gotikaj elementoj de la ĉefa enirejo
-
Katedralo de Albi el la malnova kvartalo
-
Detalo de la ĉefa enirejo
-
Katedralo de Albi el la alia flanko de la rivero
Interno
[redakti | redakti fonton]-
Tegmento de la katedralo plenplena je religiaj bildoj
-
Kapelo interna bunte ornamita
-
Orgeno super la ĉefaltaro
-
Volboj de la katedralo
-
Interna detalo
-
Malkutima enirejo al la ĉefa altaro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turisma ofico Arkivigite je 2008-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Priskribo france germane angle
- Virtuala vizito
- [https://web.archive.org/web/20071213232054/http://www.uquebec.ca/musique/orgues/france/albisc.html Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine orgeno]
- YouTube orgeno