Katedralo de Ibizo
Aspekto
Katedralo de Ibizo | ||
---|---|---|
katedralo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Ibizo | |
- koordinatoj | 38° 54′ 24″ N, 1° 26′ 12″ O (mapo)38.906666671.43666667Koordinatoj: 38° 54′ 24″ N, 1° 26′ 12″ O (mapo) [+] | |
Stilo | Kataluna gotiko, baroko | |
Estiĝo | 13-a jarcento | |
Katedralo de Ibizo | ||
Vikimedia Komunejo: Ibiza Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Katedralo de la Virgulino de la Neĝoj aŭ de Ibizo (katalune Catedral de la Verge de les Neus o d’Eivissa), troviĝas en la urbo Ibizo, Balearoj, Hispanio. Ĝi estis konstruita sur la antikva moskeo Jebisaho. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento el la stilo kataluna gotiko, kvankam la navo estas baroka. En tiu ĉi katedralo estas kultata Sankta Maria la Plejgranda kaj la Virgulino de la Neĝoj (ĉi lasta Patronino de Ibizo), ĉar ambaŭ estis festoj plej proksimaj al la 8-a de aŭgusto, dato de la konkero de Ibizo kaj la katalunoj volis starigi preĝejon por celebri tian eventon.