Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Bibliotekoj laŭ landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi persone ne aprobas la misieman alinomigon de ĉiuj paĝoj en tiu-ĉi kategorio de nomo "biblioteko" al nomo "librejo", nur por ŝpari unu esperantlingvan vortradikon kaj deklari ĝin malpermesenda, kun aldona fervora kreo de multaj subkategorioj "librejoj de [LANDO]". Paralele la artikolo "biblioteko" estis alinomita al nomo "librarejo" - bone, ĉu eble necesus lingvoopinia milito por decidi ĉu "librejo" aŭ "librarejo" estus la sole ĝusta kaj permesebla vorto? Tamen mi jen ne malfaras la misiemajn ŝanĝojn, nur esprimas mian konsterniĝon pri tia lingvoopinie harfenda tempoinvesto, kiun mi persone konsiderus tempomalŝparo. ThomasPusch (diskuto) 20:55, 3 Sep. 2015 (UTC)

Mi forte konsentas kun vi. Ĉu RG72 estas la misiisto? --Haruo (diskuto) 05:35, 22 Feb. 2016 (UTC)
Krome, "librejo" NE estas tute la sama kiel "biblioteko". "Librejo" estes ejo kie troviĝas (ĝenerale multe da) libroj, kiel ekzemple en librovendejo. Sed tiu ĉi ne estas "biblioteko" laŭ mia scio. --Forstbirdo (diskuto) 18:33, 29 jul. 2017 (UTC)[Respondi]