Kategorio-Diskuto:Emblemoj
Kvankam en plej multaj naciaj lingvoj estas diversaj lingvoj por "emblemo" (uzita ankaŭ historie) kaj io, kio tradukeblas al Esperanto per la neologismoj "logoo" aŭ "logotipo" (identiga emblemo de moderna entrepreno, organizo, komunumo, evento...), la esperantlingva vorto "emblemo" perfekte respegulas tion, kio ekzemple en la angla, germana aŭ itala lingvoj nomatas "logo", en la hispana aŭ portugala "logotipo".
En iuj vikipediaj tekstoj eĉ ekzistas la vorto "logo" (do, la ago logi) en la senco de "emblemo", kvankam tiuj du vortoj tutcerte ne samas.
Mi do pledas por la evito de la neologismoj "logoo" aŭ "logotipo", kaj por la simpla uzo de la esperanta vorto "emblemo" anstataŭe.
ThomasPusch 20:10, 13. Apr 2007 (UTC)
Komencu diskuton pri Kategorio:Emblemoj
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Kategorio:Emblemoj.