Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Kantono Pierce

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas diskuto pri la kateogrio en la diskutejo pri forigendaj artikoloj. Por transparenteco, ĝi ankaŭ videblu ĉi-tie:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 4 Majo 2012 13:55
Artikolo
[[::Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio)]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam estas Kategorio:Kantono Pierce kun intervikioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 13:15, 27 Apr. 2012 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Jes, ekzistas Kategorio:Kantono Pierce, sed ĝi ne enhavas artikolon, kontraŭe Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) enhavas 28 artikolojn. Krome ekzistas kantonoj nomataj "Pierce" ankaŭ en Viskonsino, Georgio, Nebrasko kaj Norda Dakoto. Se ni ŝanĝos la intervikiaĵojn en nia vikipedio, robotoj facile propagos ilin.
Konsiderante ĉi ĉion povus ŝajni, ke la usonaj esperantaj vikipediistoj ne estas sufiĉe multnombraj por provizi artikolojn pri ĉiuj usonaj kantonoj. Aŭ ĉu necesas roboto por tio? Mi havas la impreson, ke en kelkaj aliaj vikipedioj roboto ekagis pri tiaj temoj. – Umbert' (diskuto) 22:14, 11 Maj. 2012 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Intertempe ekzistas artikolo Kantono Pierce (Georgio) (mi kreis ĝin), do estas konsekvence mencii la subŝtaton ankaŭ ĉe la vaŝingtonia artikolo. Mi transmetis la intervikiaĵojn, robotoj faros tion en aliaj vikipedioj. Do ne plu estas kialo forigi la kategorion. Kontraŭe, eble ni forigu la sen-ŝtatan kategorion. – Umbert' (diskuto) 14:13, 28 Maj. 2012 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Nun nur en Esperanto (kie estas kompare tre malmultaj artikoloj pri usonaj kantonoj kaj urboj) ekfondiĝis kutimo nomi kategorion laŭ kantona nomo ("kantono Pierce") kaj alvoki tien enmeti ĉiujn informojn iel rilataj pri ĉiuj kvin kantonoj Pierce de Usono. Tiun kutimon mi trovas en neniu alilingva vikipedio. Tamen la kvin kantonoj neniel rilatas krom ke ili hazarde havas la saman nomon laŭ familiaj nomoj de du personoj. Se estas pli ol unu artikolo po kantono (pri "kantono Pierce (Vaŝingtonio)" estas 28) tiam pravigeblas kategorio, sed ĝenerala "kategorio:kantono Pierce" maksimume enhavu la apartigan listeton "kantono Pierce" kaj kvin artikolojn pri la konkretaj kantonoj, ne miksu ĉiun enhavon kiu iel rilatas al la kvin nur hazarde similnomaj subŝtataj unuoj. Do Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) tute necesas, kaj se ekestus pli ol unu artikolo, ankaŭ pravigeblus Kategorio:Kantono Pierce (Georgio). Mi persone ne vidas sencon de aparta kolekta superkategorio "kantono Pierce" por la nun unu, eble estonte maksimume kvin kantonaj kategorioj hazarde similnomaj. Kaj la intervikiaj robotoj plene nekomprenas la ideon: nun la artikolo "kantono Pierce (Georgio)" estas en kategorio "kantono Pierce" kiu laŭ ĉiuj aliaj lingvoj estas "kantono Pierce (Vaŝingtonio)"! Georgio ne estas en Vaŝingtonio kaj inverse: la forpreno de la Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) nur konfuzigis. Mi forte pledas havi kategogion "Kantono Pierce (Vaŝingtonio)", ligi ĝin al alilingvaj samtemaj artikoloj, kaj forigi la konfuzigan kategorion "kantono Pierce" sen aldono de usona ŝtato... simila sensencaĵo cetere estus la ideo por Germanio krei kategorion "distriktoj Rhein-..." kaj en ĝi grupigi la kategoriojn pri Distrikto Rhein-Neckar, Distrikto Rhein-Erft, Distrikto Rhein-Berg, Distrikto Rhein-Lahn, Distrikto Rhein-Hunsrück, Distrikto Rhein-Pfalz kaj Distrikto Rhein-Sieg: la fakto ke en la administra nomo hazarde enestas la vortero "Rhein" (Rejno) tute ne konsistigas logike pravigeblan grupigon. Ĉar mi timas ke pri tiu jam antaŭlonge komencita (kaj pseŭdofermita) diskuto eble neniu plu atentos, mi indikas ke mi atendos nur kvar tagojn kaj poste, se ne estas fortaj kontraŭargumentoj, restarigas la kategorion Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) (al kiu, kvankam forigita, ankoraŭ fidele indikas ĉiuj 28 kategoriaj artikoloj...), kaj dum estas tiom malmulte da materialo pri fikcia superkategorio "kantono Pierce", fakte "kategorio:kantonoj Pierce" (nur apartigilo "kantono Pierce", "kategorio Kantono Pierce (Vaŝingtonio)" kaj artikoloĝermo "Kantono Pierce (Georgio)", mi koresponde kun ĉiuj de mi testitaj alilingvaj vikipedioj forprenos la facile malhaveblan superkategorion "kantono(j) Pierce". Kaj mi malrekomendus inventi novajn kategorionomojn kiel "kategorio:kantonoj Wayne" por la jam pluraj artikoloj pri kantonoj hazarde nomiĝantaj "Wayne". ----ThomasPusch (diskuto) 02:02, 9 Feb. 2013 (UTC)