Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Komunumaroj de Meklenburgo-Antaŭpomerio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@LiMr, Tlustulimu, kaj ThomasPusch: Laŭ mia opinio necesas fari robotan ŝanĝon en ĉiuj paĝoj pri komunumoj de Germanio, fakte probable ankaŭ en multegaj aliaj paĝoj, sed estas en ordo komenci ĉi tie, kaj bonus fari duan ŝanĝon komence en la paĝoj pri komunumoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Mi en la paĝoj pri la komunumoj (!) de la komunumaroj Amt Löcknitz-Penkun, Amt Altenpleen kaj Amt Am Peenestrom mem faris la ŝanĝojn (pardonu, ke mi ne povas perfekte tajpi, mi survojas per poŝtelefono, kiel ofte kiam mi vikipediumas):

1a problemo estas la uzo de ŝablono "nombro" anstataŭ "unuo" - ĝi ne funkcias, ne disigas nombrojn 1234 al formo 1 234, kiel ĝi devus, kaj

2a problemo estas ke tre bonus, kaj per homa forto ne fareblos, aldono de plia duonfrazo al la paĝoj pri komunumoj de MV kiel montrita en la paĝoj de la komunumoj Löcknitz kaj Penkun, por ankoraŭ iom pli vastigi ilin. Bv. rigardi tie. Mi direktas mian peton la LiMr, kiu, mi certas, bone povus realigi la robotan ŝanĝon, kaj al Tlustulimu kaj ThomasPusch, kiuj plej zorgis pri la paĝoj pri komunumoj de Meklenburgo-Antaŭpomerio ĝis nun. Mi esperas ke vi bone komprenas mian proponon, malgraŭ la iom ĥaoseta formo...

La robote per Maksimbot komencitaj paĝoj estis per nekredebla fortostreĉo home levitaj al bona ĝerma nivelo per Th. Pusch, sed plie homforte ampleksigi la paĝaron eĉ Thomas ne sukcesos - por tio devas servi robotoj.

Aidas (diskuto) 20:56, 3 okt. 2024 (UTC)[Respondi]

@LiMr kaj Tlustulimu: Mi tre subtenas la proponon de Aidas, kaj eĉ ekcerbumas ĉu eble oni povus entute anstataŭigi la ŝablonon {{nombro}} per ŝablono {{unuo}}. Mi memoras ke ni jam en VP:FA diskutis kaj komparis la du ŝablonojn, kaj iom miras ke ni ne lasis en la koncernaj diskutpaĝoj de ambaŭ ŝablonoj ligilon al tiu malnova diskuto, kiun oni probable nur povas retrovi per traserĉo de la arkivo de VP:FA. La robota aldono de la duonfrazo al la 841 paĝoj pri komunumoj de MV (en nia vikipedio iom malprecize kategorie nomataj "urboj de MV") estos bona malŝarĝigo de la homfortoj, kiuj ĉiukaze havos ankoraŭ sufiĉe da laboro, ekzemple en ĉiuj 841 paĝoj pri komunumoj de MV elserĉi almenaŭ unu foton, por ne mencii la multegajn mankajn paĝojn ekster Meklenburgo-Antaŭpomerio.