Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Leĝfaristoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la kategoria titolo "parlamentanoj" (="membroj de parlamento") multe pli klarus ol la vorto "leĝfaristoj" (kiu simple ŝajnas esti traduko de la angla vorto "legislators", kvankam ankaŭ angle la nocio "members of parliament" pli klarus. Iusence unu el la taskoj de parlamentanoj ja estas fari leĝojn, kvankam praktike multaj kromaj fakuloj kontribuas al tiu farado, kaj ankaŭ la profesiajn lobiistojn de grandaj industriaj entreprenoj eblus cinike nomi "leĝfaristoj" (pli aŭ malpli sukcesaj, sed ĉiukaze "-istoj"). ThomasPusch (diskuto) 00:16, 17 Dec. 2014 (UTC)

Mi tute forgesis mian mildan proteston de antaŭ preskaŭ 10 jaroj, sed revizitante la paĝon nun mi firme konvinkigas ke la nomo "parlamentanoj" estas la ĝusta, kaj rigardante la aliajn lingvojn

  • af Kategorie:Parlementslede = parlamentanoj
  • als Kategorie:Parlamentarier = parlamentanoj
  • da Kategori:Parlamentsmedlemmer = parlamentanoj
  • de Kategorie:Abgeordneter = deputitoj = parlamentanoj
  • en Category:Legislators = Leĝfaristoj
  • es Categoría:Congresistas y parlamentarios = kongresanoj kaj parlamentanoj
  • fr Catégorie:Parlementaire = parlamentanoj
  • fy Kategory:Parlemintslid = parlamentaj anoj
  • ga Catagóir:Reachtóirí = parlamentanoj
  • it Categoria:Deputati = deputitoj = parlamentanoj
  • ky Категория:Депутаттар = deputitoj = parlamentanoj
  • lb Kategorie:Deputéiert = deputitoj = parlamentanoj
  • lt Kategorija:Parlamentų nariai = parlamentaj anoj
  • lv Kategorija:Deputāti = deputitoj = parlamentanoj     ktp.

kaj rigardante la subajn kategoriojn

  • Listoj de parlamentanoj‎ (3 K)
  • Parlamentanoj laŭ landoj‎ (4 K, 1 P)
  • Prezidantoj de parlamento aŭ parlamenta ĉambro‎ (4 K, 4 P)
  • Parlamentanoj de supera ĉambro‎ (2 K)
  • Vicprezidantoj de parlamento aŭ parlamenta ĉambro     .

La brita uzanto aŭ uzantino, kiu kontribuis kun komencanta esperanta lingvaĵo inter mezo de aŭgusto kaj mezo de oktobro 2010, certe ne sciis pli bone ol laŭvorte traduki el sia gepatra lingvo al Esperanto, sed vere oni tute ne atentis ŝian misan vortelekton, kaj mi, kiu unufoje vidis ĝin kaj notis mian miron en 2014, poste reforgesis la aferon...

De dek jaroj ankaŭ ekzistas lingve ĝusta Kategorio:Parlamentanoj, simile plena kiel la kategorio "leĝfaristoj", do nur necesas inversigi la preferon, ke Kategorio:Parlamentanoj ekde nun estas la oficiala, rekomendata kategorio kaj [[[:Kategorio:Leĝfaristoj]] sendas al ĝi. Tion mi nun faras. ThomasPusch (diskuto) 00:45, 11 feb. 2024 (UTC)[Respondi]