Kategorio-Diskuto:Membroj de la kabineto de Usono
La ŝanĝo de la kategoria nomo fine de 2017 estis erara (ĉi tie ne temas pri la angla lingvo, sed pri Esperanto). Antaŭe estis "usonaj ministroj", kio estus gramatike ĝuste, sed eble sonas tro malpompe, sed "Membroj de Kabineto de Usono" ne ĝustas; "kabineto" laŭ PIV minuskle kaj kun artikolo pravigeblas, do devas esti "Membroj de la kabineto de Usono", minuskle kaj kun artikolo. ThomasPusch (diskuto) 18:27, 13 jan. 2025 (UTC)
Tio rezultigas, ke tamen la usona subkategorio tre elfalas el ĉiuj aliaj subkategorioj en Kategorio:Ministroj laŭ landoj, kvankam mi ne komprenas laŭ kiu kriterio Usono estus fundamente alia kompare al ĉiuj aliaj ŝtatoj, sed almenaŭ la subkategorio ne plu estas erara... ThomasPusch (diskuto) 18:35, 13 jan. 2025 (UTC)