Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Metropola urbo Florenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncerna artikolo nomiĝas "provinco Florenco", kaj ankaŭ paralela kategorio pri la provinco Bolonjo nomiĝas esperante, ne "Kategorio:provinco Bologna". Ĉe iuj aliaj provincoj la itala kaj esperanta nomo identas (Torino, Milano, Trento, Taranto ktp), aŭ la itala formo ŝajnas kvazaŭ adjektiva formo (provinco ... Siena, Savona ktp.). Kaj la pli malgrandaj italaj urboj kompreneble ne havas kutime preferatan esperantan formon. Sed la formo "Florenco" en Esperanto vere pli oftas ol la itallingva "Firenze". Mi do proponus ŝanĝon al "kategorio:Provinco Florenco".

ThomasPusch 19:03, 14. Okt 2008 (UTC)