Saltu al enhavo

Kategorio-Diskuto:Televido en Hispanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun ekzistas kategorioj "televido en Hispanio" kaj "hispana televido", kaj ambaŭ temas pri la temo "televido en Hispanio". Eblus kompreni la monon "hispana televido" kvazaŭ "hispanlingva televido" (tiam plej bone nomi ĝin tiel - jcus mi vidas ke tiu kategorio jam kreiĝis - tre saĝe!) kaj en ĝi ankaŭ akcepti tekstojn pri "televido en Argentino", "... Meksiko", "...Ĉilio", "...Peruo" ktp ktp, kaj en la kategorio "televido en Hispanio" jam nun prave estas subkategorio "kataluna televido", ankaŭ povus esti pliaj, "galega...", "eŭska...", "asturia..." - depende kiomlingva estas la televida pejzaĝo en Hispanio. Sed ĉiukaze du kategorioj pri la sama temo ne estas bona situacio, kaj fakte la kategorio "televido en Hispanio" estas KAJ pli klara, malambigua, KAJ korespondas kun pli da kategorioj "televido en ..." pri aliaj landoj. Tial mi proponas unuigi la du ujojn al unu titolo "televido en Hispanio", kvankam tio estas iom da laboro. ThomasPusch (diskuto) 16:24, 19 nov. 2024 (UTC)[Respondi]