Katerino de Mediĉo
Katerino de Mediĉo | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝino de Francio | |||||
Persona informo | |||||
Caterina de' Medici | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1519 en Florenco, Respubliko Florenco | ||||
Morto | 5-an de januaro 1589 (69-jaraĝa) en Kastelo de Blois, Reĝlando Francio | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Mediĉoj vd | ||||
Patro | Lorenzo la 2-a vd | ||||
Patrino | Madeleine de La Tour d'Auvergne (en) vd | ||||
Gefratoj | Aleksandro de Mediĉo kaj Antonio de' Medici (en) vd | ||||
Edz(in)o | Henriko la 2-a | ||||
Infanoj | Francisko la 2-a de Francio, Henriko la 3-a de Francio, Margareto de Valezio, Francis, Duke of Anjou (en) , Victoria of Valois (en) , Karlo la 9-a, Claude of Valois (en) , Louis of Valois (en) , Elizabeto de Valois, Joan of Valois (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Katerino de MEDIĈO, franclingve Catherine de Médicis, itallingve Caterina Maria Romola di Lorenzo de' Medici, (naskiĝis la 3-an de aprilo 1519 en Florenco - mortis la 5-an de januaro 1589 en Blois) estis membro de la familio Mediĉoj kaj fariĝis proedziĝe reĝino de Francio.
Ŝi estis la edzino de la franca reĝo Henriko la 2-a kaj havis dek gefilojn, inter kiuj tri filoj fariĝis reĝoj de Francio sinsekve : Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, unu filino, Elizabeth, edziniĝis kun Filipo la 2-a de Hispanio, kaj iĝis reĝino.
Reĝino, poste plurfoje regentadino, Katerino de Mediĉo estas unu el la plej emblemaj estroj de Francio dum la 16-a jarcento. Hodiaŭ, ŝia nomo neeviteble rilatas al la francaj militoj pri religio, kvankam ŝi ĉiame penis por obteni pacon per kompromisema politiko, subtenante aŭ la katolikojn aŭ la protestantojn laŭ la cirkonstancoj. Tiu reĝino havas tre malbonan, teruran reputacion: oni ofte bildigas ŝin kiel severa, potencavida estrino, precipe pro ŝia malklara rolo okaze de la amasmurdo de la Sankta Bartolomeo.