Katherine Mansfield
Aspekto
Katherine Mansfield | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Katherine Mansfield | ||
Naskonomo | Kathleen Mansfield Beauchamp | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1888 en Velingtono | |
Morto | 9-an de januaro 1923 (34-jaraĝa) en Avono | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | Avon Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | kataluna • angla vd | |
Ŝtataneco | Nov-Zelando vd | |
Alma mater | Wellington Girls' College (en) Queen's College London (en) vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Harold Beauchamp (en) vd | |
Patrino | Annie Burnell Beauchamp (en) vd | |
Gefratoj | Charlotte Mary Pickthall (en) vd | |
Edz(in)o | John Middleton Murry (1918–1923) vd | |
Amkunulo | Beatrice Hastings George Charles Bowden (en) vd | |
Parencoj | Elizabeth von Arnim (en) (kuzino) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Katherine Mansfield vd | |
Okupo | verkisto poeto taglibristo prozisto vd | |
Aktiva dum | 1911– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Katherine MANSFIELD, aŭ origine: Kathleen Mansfield BEAUCHAMP (* la 14-an de oktobro 1888, † la 9-an de januaro 1923) estis angla modernisma verkistino.
Naskiĝinte en Wellington, Novzelando ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio. Ŝia vivo estis plena de sortobatoj: Sian unuan edzon ŝi post tre mallonga tempo forlasis; graveda ŝi vojaĝis al Germanio, kie ŝi naskis mortan bebon. Reveninte al Londono ŝi konatiĝis kun la verkisto John Middleton MURRY, kiu en la jaro 1918 fariĝis ŝia dua edzo. Pro tuberkulozo ŝi pasigis longan tempon en diversaj sanatorioj en Svislando kaj Francio. Ŝi mortis en 1923 en Fontainebleau, Francio.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- In a German Pension (rakontoj, 1911)
- Prelude (rakontoj, 1918)
- Bliss (rakontoj, 1920)
- The Garden Party and Other Stories (rakontoj, 1922)
- The Dove's Nest (rakontoj, 1923)
- Poems (poemoj, 1923)
- Something childish (rakontoj, eld. 1924)
- Journal of K. M. (taglibro, eld. 1927)
- The Letters of K. M. (leteroj, eld. 1928)
- The Aloe (rakontoj, eld. 1930)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La ĝarden-festo / el la angla trad. Ellen Lymburn. - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1985. - 22 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 5)
- La ĝardenfesto ; Ĉe la golfo ; La pupa dometo / el la angla trad. Ellen Lymburn... - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1988. - 38 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 7)