Kati Rák
Aspekto
Kati Rák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (–1980) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1983) |
Familio | |
Edz(in)o | Bernát László Czető (en) |
Infanoj | Sara Emilia Bernat (en) , Bernát Bianka (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kati Rák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rák Kati estas hungara aktoro, voĉoaktoro, fotomodelo, operetkantisto, primadono. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Czető Bernát Lászlóné.
Kati Rák[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kati Rák frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo ekde 1977, sed tiutempe ŝi estis ankaŭ fotomodelo. Ŝi estis la unua, kiu aperis en usonaj reklamoj. Ŝi akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1983. Ŝia ĉefinstruisto estis István Kazán. Ŝi ne ligiĝis fikse al teatro, sed ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, krome ŝi havis ofte filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 2013 kaj 2017. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1986, respektive 1992.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Rolla
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő - titolrolo
- Csárdáskirálynő - titolrolo
- Gábor Görgei: Huzatos ház - S-ino Rábay
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Csak semmi pánik... (1982) - amikino de Alex
- Levelek Perzsiából (1996) - Judit
- Holnap történt – A nagy bulvárfilm (2009) - hejmozorganto
- Midsummer (2018) - Martha
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Catherine Hickland, Eva Marie Saint[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Operabál 13. (1977)
- Rohamsisakos madonna (1984) - Irénke
- Az utolsó táltos (1992) - Ruth
- Zsaruvér és csigavér: A királyné nyakéke (2001) - baronino Mariska
- Jóban rosszban (2016) - Hanna Vértes
- Keresztanyu (2021) - Szvetlana Nady