Saltu al enhavo

Katmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Katmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: Katmevo Larus crassirostris
Vieillot, 1818
Larus crassirostris
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Katmevo, Nigravosta mevoNigrapinta mevo, (Larus crassirostris, laŭ kio ankaŭ Dikbeka mevo) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj, kiu vivas en orienta Azio kaj pli precize en plej sudorienta Siberio, Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ĝi estas vaganta ĝis Alasko.

Temas pri granda mevo 46 cm longa kun enverguro de 126 ĝis 128 cm. Kiel multaj aliaj mevoj ĝi havas blankajn kapon, kolon, bruston, ventron kaj pugon kaj grizajn dorson kaj flugilojn kun mallarĝa blanka malantaŭa bordo kaj malhelaj flugilpintoj. La vosto havas rimarkindan tre larĝan nigran antaŭfinan strion, kio nomigas la specion, laŭ unu el la alternativaj nomoj. Ĝi havas flavajn krurojn kaj bekon kun ruĝa makulo ĉepinte kaj nigra antaŭfina ringo. La irizoj estas flavaj kaj la okulringo ruĝa. Tiu mevo atingas plenkreskulan plumaron post 4 jaroj: unujaruloj havas tre brunajn dorson kaj flugilojn, blankan pugon kaj nigran voston; dujaruloj estas iom malpli brunaj kaj pli grizaj kaj ekhavas blankajn bordojn en flugiloj kaj vosto. Kiel la loka nomo sugestas, tiu birdo havas katecan voĉon de kie venas la nomoj japana Umineko (mar-kato) kaj korea Gwaeng-yi mevo, tio estas "kato" mevo.

La Katmevo manĝas ĉefe etajn fiŝojn, moluskojn, krustulojn kaj viscerojn. Ĝi ofte sekvas ŝipojn por profiti restaĵojn kaj ankaŭ rabas manĝaĵojn el aliaj marbirdoj. Ĝi estas kolonia nestulo, kun kolonioj formitaj en aprilo. La ino demetas 2-3 ovojn komence de junio. Kovado daŭras ĉirkaŭ 24 tagojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]