Saltu al enhavo

Kavalirbieno Burgtonna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
51.06694310.725332
Burgtonna, kavalirbieno
ĉefa ejo
ŝtuparo en al ĉefa ejo
flanka ejo

Kavalirbieno Burgtonna (germane: Rittergut Burgtonna) estas monumentprotektita komplekso en la kvartalo Burgtonna de Tonna, Germanujo (Am Wasser 137).

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝeja ero el rompŝtonoj estis starigita ĉ. 1450.[1] Dum la 17-a jarcento okazis plialtigo per framskeleta etaĝo kaj kreo de nova tegmento gropa. Tiukuntekste teretaĝe kaj unuaetaĝe ankaŭ la fenestroj estis pligrandigataj kaj nove aranĝataj. Inter 1918 kaj 1923 akiris la tuton Georg Kossenhaschen (1868–1931) kun 132 hektaroj da tereno.[2][3] Post la Dua mondmilito la komunistoj surbaze de la ordono 204 de la Sovetia armeadministrado (SMAD) venis ŝtatigo kaj divido; tiam nova limo kondukis rekte meze de la iama senjora ejo. Tri nordaj ejoj estis venditaj al kamparano. Tegmento kaj ambaŭ supraj etaĝoj de la norda parto estis kvazaŭ tute malkonstruita: la resto feliĉe konserviĝis pro la neceso gastigi forpelitajn eostgermanojn respektive samlandanojn el bombe detruitaj urboj. La teretaĝo tiam ricevis novan selotegmenton.

La sudaj areoj kun la suda senjoreja parto, ĝardendomo kaj flankaj domoj venis, post Turniĝo, en la manojn municipajn. La magistrato ne nur tuj deklaris ĉion protektota sed ankaŭ novigis la fenestrojn kaj tegmentojn ĉe la ĉefa ejo. En apudstrata flanka ejo estis instalita regionhistoria muzeo kies inaŭguro festiĝis en la 1999-a jaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angela Nitschke: Untersuchungsbericht Rittergut Burgtonna (ekspertizo konstruhistoria), Erfurt 1993
  • Marianne Rose: Verkehrswertgutachten Rittergut Burgtonna, Erfurt 2017
  • Gabriele Böttcher: Nutzungskonzeption Gut Burgtonna (planada ekspertizo), Bad Langensalza 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Thüringer Denkmalbörse, Nr. 164", 17.5.2002
  2. "Gutsbesitz in Thüringen vor 1945"
  3. Steffen Raßloff (eld.): Willy Brandt ans Fenster! Das Erfurter Gipfeltreffen 1970 und die Geschichte des Erfurter Hofes. Glaux, Jena 2007, ISBN 978-3-940265-05-0, p. 110