Saltu al enhavo

Kay Boyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kay Boyle
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1902 (1902-02-19)
en Saint Paul
Morto 27-an de decembro 1992 (1992-12-27) (90-jaraĝa)
en Mill Valley
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Cincinnati
Cincinnati Conservatory of Music (en) Traduki
Universitato Kolumbio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Laurence Vail (en) Traduki
Joseph Franckenstein Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Felicitas Baronin von und zu Franckenstein (en) Traduki
 ( Joseph Franckenstein)
Johannes Baron von und zu Franckenstein (en) Traduki
 ( Joseph Franckenstein) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
verkisto de porinfana literaturo
tradukisto
ĵurnalisto
aŭtoro
romanisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio, literaturo, tradukoj el la franca, traduko al la angla, pedagogio kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kay BOYLE (naskiĝinta la 19-an de februaro 1902 en Saint Paul, mortinta la 27-an de februaro 1992 en Mill Valley/Kantono Marin) estis usona verkistino kaj ĵurnalistino. Estis ŝi viktimo de makartiismo. Verkis ŝi 14 romanojn, ok seriojn da etnoveloj, sep volumoj kun poemoj kaj tri kun eseoj, krome kvar librojn por infanoj.

Estante filino de riĉa advokato ŝi pasigis la junulajn jarojn ĉe la orienta marbordo de Usono. Dumvojaĝe ŝi jam frue vidis multajn landojn de Eŭropo. Poste la familio eksetlis en Cincinnati kie ŝi studis arkitekturo ĉe la novjorka Parson's School of Fine and Applied Arts kaj violinludadon ĉe la surloka konservatorio; perlabirs ŝi la vivon kiel telefonistino kaj kasistino. En 1922 ŝi laboris kiel kolumnistino ĉe malgranda ĵurnalo. Samjare edzigis ŝi la francan inĝenieron Richard Brault transloĝiĝonte en 1923 al Bretonio. Baldaŭ apartenis ŝi al rondo ĉirkaŭ Samuel Beckett, Nancy Cunard, William Carlos Williams, James Joyce, Archibald MacLeish, Hart Crane kaj Robert McAlmon. Post divorco en 1926 ŝi iris al Grasse kie ŝi vivis kun la poeto Ernest Walsh[1]. Walsh ĵus eldonis la du unuajn numeroj de la avangardisma literaturgazeto "This Quarter"[2]. Li mortis pro tuberkulozo en 1926 kaj la graveda Boyle iris Parizon. Ŝiaj fruaj poeziaĵoj kaj ethistorioj aperis - kun aferoj de Ezra Pound, Gertrude Stein, Carl Sandburg kaj Ernest Hemingway – ĉe avangardismaj periodaĵoj de Nancy Cunard, Janet Flanner kaj Sylvia Beach.

Nuptis ŝi en 1932 Laurence Vail; ili havis tri filinojn. Ili alterne vivis en Francujo, Anglujo kaj Aŭstrujo. Vail estis dadaisma skulptisto kaj pentristo kaj la eksa edzo de Peggy Guggenheim. Antaŭ faŝismo kaj nacisocialismo Boyle ektemigis tion. Restante en Aŭstrujo inter 1933 kaj 1936 ŝi fariĝis okulatestantino pri eventoj en najbara Nazia Germanio. En 1941 ŝi kaj la familianoj forlasis krizan Eŭropon (de 1937 ŝi vivis en la franca urbo Megève). Post ekgeedziĝo ŝi nuptis en 1943 la aŭstran klasikan filologon Joseph Franckenstein, kun kiu ŝi havis poste du infanojn. Li estis kontraŭfaŝisto forlasinte Aŭstrujon tuj post Anschluss verkante por usonaj ŝtataj oficoj. Ŝi intertempe publikigis romanojn pri la okupado de Francujo fare de Wehrmacht respektive la Rezistado kaj skribis artikolojn por diversaj usonaj gazetoj.

En 1946 ŝi venis Eŭropon kiel eksterlanda korespondantino de "The New Yorker". Ŝian taskon raporti pri postmilita Germanujo ŝi ĝis la 1948-a jaro plenumis disde Parizo. En majo 1948 ŝi ekloĝis en Marburg, fine de 1948 en Frankfurto ĉe Majno. Tie ŝia edzo eldonis la amerikan germanlingvan periodaĵon "Die Neue Zeitung". En 1953 li maldungiĝis pro intrigo de Roy Cohn el sia posteno de gazetara divizio de Usona Departemento de Ŝtato; ŝi mem suferis pridemandadojn kaj fine jam ne rajtis labori por la menciita ĵurnalo. La familio do transloĝiĝis el Konektikuto kaj Joseph Franckenstein ekinstruistis en privata porknabina instituto. Post rehabilitiĝo li estis por la daŭro de tri jaroj kulturataŝeo en Teherano (1960-63).

Boyle engaĝiĝis politike je Nacia Asocio por la Plibonigo de Koloruloj kaj je Amnestio Internacia. Ŝi entreprenis multajn vojaĝojn (ŝia edzo estis forpasinta jam en 1963), ekz. en 1966 al Kamboĝo kaj ofte al Irlando, kiun ŝi taksis sia spirita patrujo. Inter 1963 kaj 1979 instruadis ŝi kreivan verkadon ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato.

  • 1935: premio O. Henry por la novelo The white horses of Vienna
  • 1941: premio O. Henry por la novelo Defeat
  • 1968: membro de American Academy of Arts and Letter[3]

Fantoma verkado

[redakti | redakti fonton]
  • Relations & Complications. Being the Recollections of H.H. The Dayang Muda of Sarawak (Gladys Milton Palmer). John Lane, London 1929.
  • Process. A Novel. University Press, Urbana, Ill. 2001, ISBN 0-252-02668-3.
  • Plagued by the Nightingale. Cape and Smith, New York 1931.
  • Year Before Last. Jonathan Cape and Harrison Smith, New York 1932.
  • Gentlemen, I Address You Privately. Capra Press, Santa Barbara, Calif. 1991, ISBN 0-88496-318-7.
  • My Next Bride. Hartcourt, Brace & Company, New York 1934.
* Death of a Man. A Novel. New Directions, New York 1989, ISBN 0-8112-1089-8.
  • Monday Night. Apple Books, New York 1977, ISBN 0-911858-35-0.
  • Three Short Novels. New Directions, New York 1993, ISBN 0-8112-1233-5 (Inhalt: The Crazy Hunter, The Bridgegroom's Body, Decision).
  • Primer for Combat. Simon & Schuster, New York 1942.
  • Avalanche. A Novel. Simon & Schuster, New York 1944.
  • A Frenchman Must Die Simon & Schuster, New York 1946.
  • 1939. A Novel. Simon & Schuster, New York 1948.
  • His Human Majesty. Whittlesey House, New York 1949.
  • The Seagull on the Step. Knopf, New York 1955.
  • Generation Without Farewell.
  • The Underground Woman. Doubleday, Garden City, N.Y. 1975, ISBN 0-385-07047-0.
  • A Statement. The Modern Editions Press, New York 1932.
  • A Glad Day. New Directions, Norfolk, Conn. 1938.
  • American Citizen. Simon and Schuster, New York 1944.
  • Collected Poems. Alfred A. Knopf, New York 1962.
  • Testament for My Students and Other Poems. Doubleday, Garden City, N.Y. 1970.
  • A Poem for February First.
  • This Is Not a Letter and Other Poems. Sun & Moon Press, Los Angeles 1985, ISBN 0-940650-61-4.
  • Collected Poems of Kay Boyle. Copper Canyon Press, Port Townsend 1991, ISBN 1-55659-038-5.
  • A Hasty Bunch. Short Stories. University Press, Carbondale, Ill. 1977, ISBN 0-8093-0798-7.
  • Wedding Day and Other Stories. Pharus Edition, London 1932.
  • The First Lover and Other Stories. Smith & Haas, New York 1935.
  • The White Horses of Vienna.
  • The Astronomer's Wife. 1936.
  • Defeat. 1941.
  • Thirty Stories. New Directions Publ., New York 1957.
  • The Smoking Mountain. Stories of Postwar Germany.
  • Nothing Ever Breaks Except the Heart. Doubleday, Garden City, N.Y. 1966.
  • Fifty Stories. Norton Books, London 1992, ISBN 0-8112-1206-8.
  • Life Being the Best and Other Stories. New Directions Publ., New York 1988, ISBN 0-8112-1052-9.

Por infanoj

[redakti | redakti fonton]
  • The Youngest Camel. Little, Brown and Company, Boston 1939.
  • Pinky, the Cat Who Liked to Sleep. Crowell-Collier, New York 1966.
  • Pinky in Persia. Crowell-Crollier, New York 1968.
  • Winter night. Creative Education Press, Mankato, Minn. 1993, ISBN 0-88682-576-8.

Fakaj libroj kaj eseoj

[redakti | redakti fonton]
  • Breaking the Silence. Why a Mother Tells Her Son about the Nazi Era. Institute Of Human Relations Press, American Jewish Committee, New York 1962.
  • The Last Rim of The World. In: Gordon Lish (Editor): Why Work. (Series). Behavioral Research Laboratories. (21 Pamphlets / tests). Behavioral Research Laboratories, Palo Alto, Californien 1966.
  • The Long Walk at San Francisco State and Other Essays. Grove Press, New York 1970.
  • "Report from Lockup." Ĉe: Erica Jong, Thomas Sanchez, Kay Boyle, Henry Miller: Four Visions of America. Capra Press, Santa Barbara, Californien 1977, ISBN 0-88496-126-5.
  • Words That Must Somehow Be Said. Selected Essays of Kay Boyle, 1927-1984. Eldonis kaj enkondukis Elizabeth S. Bell. North Point Press, San Francisco 1985, ISBN 0-86547-187-8.
  • Joseph Delteil: Don Juan. El la franca. Jonathan Cape & Harrison Smith, New York 1931.
  • René Crevel: Mr. Knife Miss Fork. El la franca. Black Sun Press, Paris 1931.
  • Raymond Radiguet: The Devil in the Flesh. El la franca. Harrison Smith, New York 1932.
  • René Crevel: Babylon. El la franca; kun postparoloj de Boyle, ilustris Max Ernst, North Point Press, San Francisco 1985, ISBN 978-0-86547-191-7.

Prilaboradoj

[redakti | redakti fonton]
  • Robert McAlmon: Being Geniuses Together: An Autobiography. Nova pligrandigita eldono kun postparoloj. Doubleday, New York 1968.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Thomas C. Austenfeld: American women writers and the Nazis. Ethics and politics in Boyle, Porter, Stafford and Hellman. University Press, Charlottesville, Va 2001, ISBN 0-8139-2052-3.
  • M. Clark Chambers: Kay Boyle: A Bibliography. St. Paul’s Bibliographies, Winchester 2002, ISBN 1-58456-063-0
  • Marilyn Elkins (eld.): Critical Essays on Kay Boyle. Hall Books, New York 1997, ISBN 0-7838-0012-6
  • Hugh Ford: Four Lives in Paris. North Point Press, San Francisco, Calif. 1987, ISBN 0-86547-250-5
  • Zofia P. Lesinska: Perspectives of Four Women Writers on the Second World War. Gertrude Stein, Janet Flanner, Kay Boyle, and Rebecca West. Verlag, Lang, New York 2002, ISBN 0-8204-6103-2 (Studies in Literary Criticism and Theory; 17)
  • Joan Mellen: Kay Boyle, Author of Herself. Farrar, Straus & Giroux, New York 1994, ISBN 0-374-18098-9.
  • Thomas Reuther: "Das Deutschland der Besatzungszeit als Thema." Ĉe: Thomas Reuther: Die ambivalente Normalisierung. Deutschlanddiskurs und Deutschlandbilder in den USA 1941–1955. (=Transatlantische Studien, II). Franz Steiner, Stuttgart 2000, ISBN 978-3-515-07689-0, p. 270–274

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prabook: Ernest Walsh.
  2. This Quarter.
  3. titel=Members: Kay Boyle Main 1994, S. 131.