Kenozo
Kenozo (antikve-greke κένωσῐς, kénōsis) estas koncepto ligita al la teologioj kaj al la mistikoj de la kristanaj religioj.
En sia Epistolo al la Filipianoj, Paŭlo de Tarso skribis (2, 7): ”Sed (Kristo) sin malplenigis...”, uzante la verbon κενόω, kenóō, kiu signifas “malplenigi” (foje sinonime oni tradukas per “senvestiĝi” aŭ simile). Oni vidu sube la paŭlan tekston kiu siavice devenas el liturgia himno, laŭ diversaj bibliistoj.
Analogio, kvankam nur parta, povas esti tiu de la semo kiu en la grundo “sin malplenigas” por fariĝi planto.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La greka vorto κένωσις devenas el la substantivo κενός (kenós) “vakueco”. Tial, ĝi laŭlitere signifas vakuigon, neniigon, malplenigon.
Kenozo en Kristologio
[redakti | redakti fonton]En la enkarniĝo
[redakti | redakti fonton]En la katolika teologio kenozo esprimas la sinmalpleniĝon de la dia Logos en la Enkarniĝo, en la realo de lia obeo al la dia Patro, en la konscia akcepto pri sia morto.[1].
Reala kaj vola rezigno en la kenozo de Jesuo
[redakti | redakti fonton]La kenozo en Jesuo montriĝas precipe en la krucumo kaj morto kie la Filo de homo aperis tute senpotenca.
En la kristana vivo
[redakti | redakti fonton]En la kristanaj teologioj, la koncepto pri Kenozo indikas ankaŭ la internan procezon kiu konduktas la kristanon sin malplenigi de sia volo inkliniĝanta al la peko kaj malbono, nome liberigi de sia egocentrismo, por fariĝi interne ricevema fronte al Dio kaj povi sin fordoni al Li sen sperti ekribelojn aŭ ektimojn aŭ sentoj de perdo de la libereco. Sin malplenigi estas nepra kaj funkcia premiso al la vestiĝo el Jesuo Kristo iniciate de la dia Graco kaj de la Sankta Spirito.
Kenozo, do, estus trairo de konvertiĝo dolora ĉar malkonstruanta la certecojn kaj sekurecojn kiujn la homo, dum la vivkuro, sin konstruas. Fama okazo de kenozo estas la obskura nokto de la animo, priskribita de mistikulo Johano de la Kruco, kiu rakontas la angorsenton kaj despersenton kiu antaŭis sian plenan konvertiĝon al Jesuo Kristo. Jen la fonto de tiu koncepto kaj konduto:
“5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,
6 kiu, estante en la formo de Dio,
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio
7 sed sin malplenigis,
alprenante la formon de sklavo,
fariĝante laŭ la bildo de homoj”
Kial tiu humiliĝo en Jesuo Kristo? Teologoj kaj mistikuloj provas kompreni la kaŭzon de tiu kondiĉo de Kristo Homo kaj Dio: Lutero, ekzemple, vidas en tio la fakton ke Jesuo estas ŝarĝita per ĉiuj pekoj de la mondo kvazaŭ estus li la pekulo; aliaj vidas en tio la amon per kiu Dio altiras la homon al si. Estas plena la teologio je esploroj pri tiu jesua kenozo.
Malplimultaj opinioj pri la kenozo
[redakti | redakti fonton]Iuj, aparte la kristanaj eklezioj kiuj ne konfesas la antaŭekziston de kristo, konfesas ke la sinmalpleniĝo okazis dum la vivo de Kristo, kaj ne antaŭ lia naskiĝo.
Analogioj kun aliaj religioj
[redakti | redakti fonton]Iuj filozofiaj antropologoj opinias ke speco de sinmapliniĝo konceptiĝas ankaŭ en kelkaj formoj de Budhismo. Sed certas ke en tiu sinmalpleniĝo restas integra la persona individueco en la kristana kaj biblia koncepto: ĉu tiu okazus ankaŭ laŭ la budhisma doktrino?[2]
Tiu paŭla koncepto de kenzo ŝajnas esti ligita al tiu juda dirita tzimtzum (hebree צימצום, cimcim, signifante maltroigo, kanceligo, nuligo).
Precizigoj pri la krista kenozo
[redakti | redakti fonton]Kial tiu humiliĝo en Jesuo Kristo? Teologoj kaj mistikuloj provas kompreni la kaŭzon de tiu kondiĉo de Kristo Homo kaj Dio: Lutero, ekzemple, vidas en tio la fakton ke Jesuo estas ŝarĝita per ĉiuj pekoj de la mondo kvazaŭ estus li la pekulo; aliaj vidas en tio la amon per kiu Dio altiras la homon al si. Estas plena la teologio je esploroj pri tiu jesua kenozo
La sinmalpleniĝo ne estas definitiva perdo de diaj atributoj, sed reale portempa rezigno en la liaj homaj manifestiĝoj ĉar Jesuo promesas allasi al siaj sekvuloj la Spiriton kaj reveni al sia glora stato. Ankaŭ pro la fakto ke Dio povas rezigni manifesti sian potencon sed ne eblas ke tiu ĉi disiĝu el lia persono, kiel emerĝas el la koncepto pri Dio kaj el la sinteno de Jesuo kiu, fine, aktivis plenpotence.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Vannini, Marco, La Mistica delle grandi religioni, Mondadori, 2004. ISBN 8-804-51167-2
- Vannini, Marco, La morte dell'anima. Dalla mistica alla psicologia, Le Lettere, 2004, ISBN 8-871-66825-1
- Vannini, Marco, Meister Eckhart e «Il fondo dell'anima», Città Nuova, 1991, ISBN 8-831-10087-4
- L'Humilité de Dieu, de François Varillon, Bayard, 2002
- La Souffrance de Dieu, de François Varillon, Éd. du Centurion, 1975
- Le Concept de Dieu après Auschwitz. Une voix juive, de Hans Jonas, Rivages Poche, Paris, 1994.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Mistikismo
- Asketismo
- Monaĥismo
- Teologio
- Patroj de la dezerto
- Johano de la Kruco
- Obskura nokto de la animo
- Majstro Eckhart
- Hezikasmo
- Communicatio idiomatum
- Kalcedona difino
- Vakueco
- Mio, Supermio, kaj Ĝio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- San Giovanni della Croce Arkivigite je 2008-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Meditazioni
- Testi[rompita ligilo]
- Insegnamenti spirituali
- La Notte Oscura
- Salita al Monte Carmelo
- angle Catholic Encyclopedia: Kenosis
- angle Kenosis.info - Temi contro la Kenosis
- [1] Cathopedia.