Saltu al enhavo

Keny Arkana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keny Arkana
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1982 (1982-12-20) (41-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Keny Arkana vd
Okupo repisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1996– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victoire Monnier (20a de Decembro, 1982, en Boulogne-Billancourt), profesie konata laŭ sia arta nomo Keny Arkana, estas argentin-franca repisto kiu ests aktiva en la movadoj por alimondismo kaj civila malobeo.

Ŝi fundis hiphopan muzikgrupon nomitan Mars Patrie, sekvita de alia nomita Etat-Major. Ŝia statuso en la francaj hiphopaj cirkloj de Marsejlo plialtiĝis, kaj en 2003 Etat-Major publikigis sian debutan kasedon.

En 2004 ŝi fondis muzikan kolektivon nomitan La rage du peuple [la rabio de la popolo], en la kvartalo Noailles, Marsejlo.

Arkana publikigis sian unuan soloan EP, Le missile est lancé ("Oni lanĉis la misilon") en 2004. Ŝi publikigis sian unuan albumon, Entre ciment et belle étoile ("Inter betono kaj steloj"), en Oktobro 2006. Ŝia unua unuopaĵo, La rage (La rabio, 2006), temas pri la Tumultoj en Francio en 2005.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Soloe[redakti | redakti fonton]

  • 2005 L'Esquisse
  • 2006 Entre ciment et belle étoile
  • 2008 Désobéissance
  • 2011 L'Esquisse Vol. 2
  • 2012 Tout tourne autour du soleil
  • 2016 État d'urgence
  • 2017 L'esquisse
  • 2021 Avant l'exode

EP-oj[redakti | redakti fonton]

Kiel Etat-Major[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Volume 1 (EP)

Soloe[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Le missile est lancé (EP)
  • 2006: La rage (EP)
  • 2016: Etat d'urgence (EP)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [www.keny-arkana.com Oficiala retejo]