Keuruu
Keuruu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo | |||||
| |||||
www.keuruu.fi | |||||
Gubernio | Okcidenta Finnlando | ||||
Provinco | Meza Finnlando | ||||
Fondita | 1652 | ||||
Areo | 1 430,8 km² | ||||
Loĝantaro | 9 184 (2023) | ||||
Keuruu estas urbo kaj komunumo en la okcidenta parto de la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 9 184 loĝantoj sur areo de 1 258 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². El la areo, 170,2 km² estas akvo.
Oni fondis Keuruu en 1652. Pihlajavesi estis distingita el Keuruu en 1895 kaj Multia en 1898, sed Pihlajavesi estis ligita reen al Keuruu 1969. Ekde la komenco de 1986 la loĝloko estas urbo.[1]
Keuruu estas taksita kiel la plej naturbela mezfinnlanda komunumo.
En la komunumo situas ankaŭ la pentekosta kristana centro Iso Kirja ("granda libro").
La presejo de la libroeldonejo Otava ankaŭ situas en Keuruu.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]