Khan Abdul Ghaffar Khan
Khan Abdul Ghaffar Khan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1890 en Hashtnagar |
Morto | 20-an de januaro 1988 (97-jaraĝa) en Peŝavaro |
Tombo | Ĝalalabado |
Lingvoj | paŝtuna • angla • urduo |
Ŝtataneco | Afganio Brita Raĝo Pakistano |
Alma mater | Universitato de Aligarh |
Familio | |
Frat(in)o | Khan Sahib (en) |
Edz(in)o | Meharqanda Kinankhel (en) (1912–nekonata valoro) Nambata Kinankhel (en) |
Infanoj | Khan Abdul Wali Khan (en) ( ) Khan Abdul Ali Khan (en) ( ) Khan Abdul Ghani Khan (en) ( ) |
Okupo | |
Okupo | politikisto luktanto por libereco |
Khan Abdul Ghaffar Khan aŭ Bacha Khan (1890 - 1988) estis patana politika kaj religia gvidanto, kiu partoprenis en la senperforta batalo kontraŭ la kolonia brita rego super Hindio. Li estas malprave tre malmulte konata, almenaŭ en okcidento.
Ghaffar Khan, kvankam pia islamano estis infanaĝe edukita en kristana lernejo.
Politika celo de Ghaffar Khan’s estis unua, sendependa kaj religie neŭtra Hindio. Lia senperforta organizaĵo Ĥudaj Ĥidmatgar (= dioservantoj) kreita dum jaroj 1920-aj, entenis ĝis 100 mil anojn. Multaj el ili iĝis famaj kontraŭante (foje mortante) la britregitaj polico kaj armeo. Ĝi dumtempe sukcesis superinflui politikon de la nord-okcidenta regiono de nuna Pakistano.
Barato atribuis al li la Bharat Ratna, plej alta barata oficiala ordeno, unu jaron antaŭ ol li mortis.