Kibucaj volontuloj
Kibucaj volontuloj estas homoj venintaj el la tuta mondo kiuj volas vivi kaj labori en kibuco en Israelo. Ĉi tiuj volontuloj, plejparte junaj homoj, kutime restas ĉe la kibuco por mallonga periodo, laborantaj en diversaj filioj de la kibuca ekonomio (agrikulturo, kuirejo, ĝardenado kaj fabriko). Plejparto de la volontuloj tipe venas al Israelo por mallonga periodo de du al tri monatoj sub volontula vizo. Volontuloj ricevas manĝaĵon kaj gastigadon kaj foje poŝmonon. Iuj volontuloj kombinas laboron kun la studado de la hebrea lingvo ĉe kibuca ulpan (hebrea: אולפן). Kelkaj kibucoj organizas vizitojn kaj kulturajn eventojn por la volontuloj.[1] La plimulto de kibucaj volontuloj komence originis de judaj diasporaj komunumoj.
Dum la pinto de la kibuca volontula fenomeno en la 1970-aj jaroj, ĉirkaŭ 12 000 volontuloj alvenis ĉiujare kaj laboris en centoj de diversaj kibucoj en Israelo.[2]
Entute 350 000 volontuloj el 35 malsamaj landoj volontulis en diversaj kibucoj tra Israelo ekde 1967, kun plejparto de la volontuloj tra la jaroj venintaj de Britio (ĉirkaŭ 50 000), Sud-Afriko (ĉirkaŭ 40 000), Svedio (ĉirkaŭ 25 000), Danio (ĉirkaŭ 20 000) kaj Germanio (ĉirkaŭ 15 000).[3][4]
Rimarkindaj volontuloj
[redakti | redakti fonton]- Michele Bachmann, usona parlamentanino kaj usona prezidenta kandidato en 2012, volontulis someron ĉe la kibuco Be'eri kiam ŝi estis 18-jara en 1974.[5][6]
- Noam Chomsky, usona profesoro pri lingvistiko, paca aktivulo, volontulis en 1953 ĉe la kibuco HaZore'[7].
- Sacha Baron Cohen, brita komediisto plej bone konata pro la roloj de Ali G kaj Borat volontulis en kibucoj Rosh HaNikra kaj Beit HaEmek en la 1980-aj jaroj.[8][9][10]
- Heinz Fischer, aŭstria prezidinto, volontulis en 1963 ĉe la kibuco Sarid en la aĝo de 25[11].
- Bob Hoskins, brita aktoro kaj la stelulo de Who Framed Roger Rabbit (Kiu kadrigis Roĝer Kuniklo) volontita ĉe Kibbutz Zikim ĉe la aĝo de 25 en 1967.[12]
- Annie Leibovitz, usona portretfotisto, volontulis en 1969 ĉe la kibuco Amir kiam li estis 20-jarulo;[11].
- Helen Mirren, brita aktorino kiu ĉefrolis en The Queen (La Reĝino), volontulis en kibuco por ses monatoj post la Sestaga Milito.[13]
- Bernie Sanders, usona senatano de Vermonto, volontulis ĉe la kibuco Sha'ar HaAmakim en 1963.[14]
- Sigourney Weaver, usona aktorino kiu ĉefrolis en la serio Alien (fikcia universo), volontulis en kibuco por pluraj monatoj kiam 18-jaraĝa en 1967.[15]
- Boris Johnson, la eksurbestro de Londono kaj nuna brita ĉefministro, volontulis en la someron de 1984 ĉe la kibuco Kfar HaNassi en Norda Israelo[16].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ In the footsteps of Dylan and Seinfeld: Kibbutz volunteering
- ↑ בקיבוצים חוגגים 40 שנות מתנדבות שבדיות – וואלה! חדשות[rompita ligilo]
- ↑ Zionism 2.0: Kibbutz volunteer work lives on in the 21st century Haaretz
- ↑ ידיעות הקיבוץ, קטעי "עובדה!" בגיליון מיוחד לרגל 100 שנות קיבוץ (גיליון מספר 1237, מתאריך 29 September 2010)
- ↑ Michele Bachmann on Israel, and considering herself Jewish | TC Jewfolk
- ↑ Focus U.S.A.-Israel News – Haaretz Israeli News source
- ↑ (en) Samuels, David, "Q & A: Noam Chomsky". Tablet, la 12-an de novembro 2010.
- ↑ What do two Britons living in a small Israeli kibbutz have to do with a death in Dubai? – Middle East – World – The Independent
- ↑ תרבות – קולנוע nrg – סשה ברון כהן מתרומם עם ברונו. Arkivita el la originalo je 2023-10-31. Alirita 2021-02-19 .
- ↑ Israel re-brands kibbutzim to lure eco-aware generation | The Observer
- ↑ 11,0 11,1 (en) Cashman, Greer Fay, "Austrian president vows to bring up Schalit case with Assad".The Jerusalem Post, la 15-an de decembro 2008.
- ↑ He just keeps bobbing upIsrael News – Haaretz Israeli News source
- ↑ Helen Mirren recounts kibbutz life YNet. 9 July 2011
- ↑ [1]
- ↑ Sigourney Weaver Biography – Yahoo! Movies
- ↑ (en) Dean Shmuel Elmas, When Boris Johnson visited Israel as a 20-year-old, Israel Hayom, la 24-an de julio 2019