Franeker
Aspekto
(Alidirektita el Kiesterzijl)
Franeker | |||
---|---|---|---|
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj loĝloko en Nederlando vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8801–8802 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 781 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 11′ N, 5° 32′ O (mapo)53.18755.54Koordinatoj: 53° 11′ N, 5° 32′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Franeker [+] | |||
Franeker (frise: Frjentsjer) estas urbo kaj la ĉefloko de la municipo Waadhoeke en la nederlanda provinco Frislando.
Ĝi situas nordoriente de Harlingen, norde de Bolsward kaj sudokcidente de Leeuwarden, inter Dongjum kaj Tzum. Franeker estas unu el la Frisaj dekunu urboj kaj la kanalo Van Harinxma fluas tra la urbo.
Al la urbo ankaŭ apartenas la vilaĝetoj Arkens, Doijum (parte), Kie, Kiesterzijl, Lutjelollum, Miedum (parte), Salverd kaj War. Pro la kresko dum la dudeka jarcento ĝi englutis diversajn aliajn vilaĝetojn; Vijfhuizen, (malnova) Sjaerdema kaj Zevenhuizen.