Kiki Håkansson
Kiki Håkansson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1929 en Stokholmo |
Morto | 4-an de novembro 2024 (95-jaraĝa) en Kalifornio |
Ŝtataneco | Svedio |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | modelo partoprenanto de belec-konkurso |
Kerstin "Kiki" HÅKANSSON (naskita la 17-an de junio 1929 en Svedio - mortis la 4-an de novembro 2024, en Kalifornio) estis sveda modelo kaj beleca reĝino, kiu estis la unua gajninto de la internacia beleca spektaklo Miss World 1951 [1][2].
Gajninto de la inaŭgura Miss World beleckonkurso en 1951, ŝi ankaŭ estis la nura gajninto por gajni la titolon portante bikinon [3]. Tio provokis kritikojn de la Papo [4], kaj pluraj landoj minacis ne sendi delegacion. Sekve, dum la venontaj du jardekoj, ĉiuj Miss Worlds portis unupecan naĝkostumon al la kronadceremonio. Kiel premio ŝi ricevis ĉekon por mil pundoj kaj kolĉenon. Ŝia posteulino kiel Miss World en 1952 estis ŝia samlandano May Louise Flodin.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kerstin Margaretha "Kikki" Håkansson estis naskita la 23an de julio 1929 en paroĥo Jacobs en Stokholmo, la filino de asistanta Policestro Gösta Håkansson (1898-1954) kaj Emma Caroline (naskiĝita Nilsson, 1900-1958). En 1952, ŝi geedziĝis kun norvega inĝeniero Ole Hartner (1917-2005) kaj translokiĝis al Norvegio. Kelkajn jarojn poste ŝi eksedziĝis kaj en 1962 edziĝis al la usona skulptisto Dallas J. Anderson (1931-2009), ekloĝante unue en Danio , kaj en 1967 en Seatlo (Usono). La paro estis kune dum 47 jaroj ĝis la morto de Dallas Anderson en 2009. Ilia geedziĝo produktis filinon, Linda K. Anderson.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kiki Håkansson, the first Miss World, passes away at 95. Alirita 2024-11-06 .
- ↑ Kiki Hakansson, first Miss World passes away at 95 in California (2024-11-06). Alirita 2024-11-06 .
- ↑ Miss World 1951 - Kiki Haakonson - Sweden. missworld.com. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-12-08 .
- ↑ Miss World bikini ban: why it's no victory for feminists (angle) The Telegraph, 2013-06-07.