Saltu al enhavo

Killer List of Videogames

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Killer List of Videogames
retejo • video game database vd
Dum 1991 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Killer List of Videogames (KLOV), esperante Mortiga Listo de Videoludoj, estas retejo kiu enhavas enretan enciklopedion dediĉitan al ĉiuj arkadludoj pasintaj kaj nuntempaj. Ĝi estas la videoluda sekcio de la Internacia Arkada Muzeo, kaj estis foje kromnomita kiel "la IMDb de videoludantoj".[1]

Prezento[redakti | redakti fonton]

La enciklopedio de KLOV enhavas ampleksajn priskribojn de pli ol 4,650 arkadmaŝinoj fabrikitaj de 1971 ĝis nuntempo. Ĝi proponas bildojn de la arkadaj kabinetoj, kontrolpaneloj kaj afiŝtabuloj, ekrankopioj kaj eĉ kompletaj 3D-modeloj de la maŝino en iuj kazoj. Priskriboj havas teknikajn informojn pri la maŝino, pri la koncernata(j) ludo(j), sed ankaŭ kabinetajn informojn, listojn de trompkodoj, trukoj kaj konataj cimoj, diskutadon pri konvertiĝoj, listojn de triviaĵoj kaj riparajn informojn... La priskribo ankaŭ diskutas la heredaĵon de la ludo, ekzemple sekvoj aŭ similaj ludoj, kiujn ĝi inspiris. Preskaŭ 1000 enskriboj eĉ havas la kompletajn teknikajn manlibrojn kaj/aŭ elŝuteblajn skemojn.

KLOV ĉefe temas pri klasikaj arkadludoj, tio estas ludoj eldonitaj dum la ora epoko de arkadludoj. Plej multaj titoloj havas referencon, kvankam la kovrado de pli novaj ludoj estas pli fragmentaj. Ju pli populara la ludo, des pli ampleksa la enskribo.

La datumbazo de la enciklopedio estas fakte subbazo de la retejo de la Internacia Arkada Muzeo, kiu plivastigas la videoludan sekcion per 9,000 pliaj enskriboj pri aliaj specoj de moneroperaciitaj maŝinoj kiel flipermaŝinoj, vendomaŝinoj, komerco-stimulantoj kaj pesiloj.

La retejo prezentas "Maŝinon de la Momento" kaj konservas liston de "La Plej Bonaj 100 Videoludoj".[2][3] La retejo ankaŭ gastigas tabulojn kie kolektistoj kaj amatoroj povas sendi demandojn kaj ricevi respondojn de spertuloj, kaj aĉeti aŭ vendi arkadludojn kaj erojn. Ĝi ankaŭ publikigas novaĵojn rilate al arkadludoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]