Kindu
Kindu | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 172 321 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 1 149 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 57′ S, 25° 55′ O (mapo)-2.9525.916666666667Koordinatoj: 2° 57′ S, 25° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 500 m [+] | ||
Areo | 150 km² (15 000 ha) [+] | ||
Horzono | Centr-Afrika Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kindu [+] | |||
Kindu estas grandurbo, diocezo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La historia loknomo estis Kindu-Port Empain (laŭ la nomo de barono Édouard Louis Joseph Empain).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 110 km²
- Alto super marnivelo: 455 m
- Loĝantaro: 172.321 en 2012
- Horzono: UTC + 2
- 02° 57′ 00″ S 25° 57′ 00″ O / 2.95000 °S, 25.95000 °O (mapo)Koordinatoj: 02° 57′ 00″ S 25° 57′ 00″ O / 2.95000 °S, 25.95000 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kindu situas sur montetaro laŭ Kongo (rivero) en la meza landparto. Bukavu troviĝas 327, Goma 390, Mbuji-Mayi 441, Lubumbashi 984, Kinŝaso 1192, Boma 1466 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kindu estis grava centro por la eburoj, oroj kaj sklavoj dum la 19-a jarcento. Tiutempe araboj komercadis kun sklavoj, kiuj sendis ilin al Zanzibaro. Masakro okazis en 1961: dek tri italaj pilotoj estis murditaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kindu ĉiam estis grava komerca centro. La rivero estas navigebla kaj varoj alvenas laŭ trajnoj, flugmaŝinoj kaj kamionoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kindu havas flughavenon kaj havenon. Vojoj kuras el la urbo al Kabinda, Mbuji-Mayi kaj Kisangani, sed estas disbranĉiĝoj al aliaj urboj. Estas fervojaj kontaktoj al Kalemie kaj Kananga.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kindu situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 22 kaj 26 °C. En junio kulminas la varmo kaj en novembro la malvarmo. Jare pluvas po 1622 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas en junio kaj julio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara kaj franca Vikipedioj
- [1]
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]
- vetero
- mapo