La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.
Kio estas Oomoto? 5-a eld. 1933, 96 p. kun ilustraĵoj. Eldonis Oomolo Centra Oficejo, Esperanta Librofako, Kameoka. Enhavo: Ajabe, Kameoka, La profetino, Majstro Deguĉi, Mirakla epizodo, Granda profeto, Kio estas O, Ĉefinstruo de O, Karakterizaj trajtoj de O-Instruo, Praktika agado de O, Statistiko de O-Movado, sept 1933.
„ Jen la kvina eldono, multe pli-grandigita kaj tute reverkita, de simpla klarigo pri la fondo, historio, kaj instruo de grava japana religia movado. Oomoto havas apartan intereson por la Esperantistaro, ĉar ĝi uzas nian lingvon, kaj eldonas en ĝi du bonege redaktitajn gazetojn. Kia ajn estu la opinio, kiun oni havas pri tiu religio mem, oni nepre legos la libreton kun plezuro pro. la intereso de ĝia enhavo kaj la boneco de la Esperanta stilo. Malmultaj el la Esperantaj gazetoj atingas lingvan nivelon tiel altan, kiel tiu de la Oomotaj. ”