Saltu al enhavo

Kirdasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirdasa
markas of Egypt
Administrado
Demografio
Loĝantaro 77 096  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 2′ N, 31° 7′ O (mapo)30.03111111111131.111111111111 [+]
Alto 18 m [+]
Kirdasa (Egiptio)
Kirdasa (Egiptio)
DEC
Situo de Kirdasa

Map

vdr

Kirdasa, laŭ egipta arabe كرداسة, kopte ⲭⲟⲣⲧⲁⲥⲁ estas urbego en Egiptio, en Nildelto, en Provinco Gizo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Kirdasa loĝis 132 716 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kirdasa kuŝas sur la bordoj de irigacia kanalo en alteco 18 m laŭ la marnivelo. Provinca sidejo Gizo kaj Urbo Sesa de Oktobro troviĝas po 10, ĉefurbo Kairo 13, Ŝubra al Ĥejma 17, Helŭano 30, Fajumo 84, Suezo 135, Aleksandrio 174, Luksoro 505, Asuano 684 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirdasa jam dum la malnovaj tempoj estis konata pri la tekstilaj manfaraĵoj. En la postaj jarcentoj la historio similis al la ceteraj proksimaj urbegoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kirdasa estas fama ankaŭ nun pro siaj manfaritaj teksaĵmetioj, teksitaj tapiŝoj, kaj murpendaĵoj, tial la urbego estas tutlande fama pro komercado de ŝtofoj, vestaĵoj kaj teksaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gizo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 17 mm, inter majo-oktobro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 17-28 °C. Ventoŝtormoj povas esti oftaj en marto kaj aprilo alportante polvojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kirdasa la ĉefvojoj ĉirkaŭbrakas la urbegon. La plej proksima flughaveno funkcias en Kairo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans