Kiscsehi
Kiscsehi [kiŝĉehi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Letenye. La loknomo signifas: malgranda-ĉeĥa. La nomo aludas pri ĉeĥaj enmigrintoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 11 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.5213/16.6736
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 8888
- Telefonprefikso: 93
Situo
[redakti | redakti fonton]Kiscsehi situas en Montetaro Zala sur ties deklivoj, laŭ traira flankovojo. Letenye troviĝas 13, Lenti 19 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis unuafoje menciita en 1808. Post la 1-a mondmilito tie okazis la unua naftoesplorado de rest-Hungario. En la komunumo aŭtonomio de ciganoj funkcias kaj migra poŝto servas.
Budafapuszta
[redakti | redakti fonton]La loko estis unuafoje menciita en 1310. En 1926 ĉaskastelo kun parko konstruiĝis. En la 1930-aj jaroj tie malkovris nafton kaj tergason. Arboreto ekfunkciis ekde 1959, kie kverko kun diagonalo 507 cm-ojn prezentiĝas. La malnova vilaĝo estas nuntempe ekstera parto de Kiscsehi.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En rando de la vilaĝo troviĝas la alloga arboreto de Budafapuszta.
Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Csehbánya | Cseherdős | Csehi | Csehimindszent | Csehipuszta |
Drávacsehi | Egercsehi | Kiscsehi | Ordacsehi | Sümegcsehi |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]memortabulo pri la unuaj provesploroj pri nafto, post la trianona pacdiktato Arkivigite je 2006-06-03 per la retarkivo Wayback Machine