Kispest
Aspekto
(Alidirektita el Kispesto)
Kispest | |||||
---|---|---|---|---|---|
eksa municipo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 60 904 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 493 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 27′ N, 19° 9′ O (mapo)47.452219.1478Koordinatoj: 47° 27′ N, 19° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 9,38 km² ( 938 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kispest [+] | |||||
Kispest (kiŝpeŝt) (=malgranda Pest) estas iama urbo de Hungario, kiu estas la 19-a distrikto de Budapeŝto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj vivis tie. La evoluo komenciĝis en la 19-a jarcento. La loko disiĝis de Vecsés kaj memstara etvilaĝo fondiĝis en 1871. Post 2 jaroj la komunumo iĝis grandvilaĝo, antaŭ la 1-a mondmilito distriktejo. Tiutempe fondiĝis modela kolonio de Wekerle. Post la mondmilito Kispest iĝis urbo, post la 2-a mondmilito distrikto de Budapeŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kolonio Wekerle kun Kirko Sankta Jozefo (Kispest)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Kispest)
- Kalvinana kirko (Kispest)
- Luterana kirko (Kispest)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Kispest naskiĝis:
- aktoroj István Ballai, Róbert Bánky (pli maljuna), György Bárdy, Józsa Hacser, László Paál (aktoro), Ilona Szekeres kaj Ottó Szokolay
- arkitektoj Tibor Bakonyi kaj József Péter Kerényi
- arkitekto pri internaj spacoj Júlia Gaubek
- arkivisto Endre Gábor Varga
- baletisto Tamás Koren
- boksisto Gyula Török
- dramisto György Schwajda
- futbalisto József Bozsik
- kemiisto Andor Zoltán Juhász
- ministro Mihály Zsofinyecz
- naĝisto György Tumpek
- pentristoj Eta Erdélyi, János Nagy Balogh kaj Ernő Tolvaly
- politikisto László Mester
- tipografo Tibor Szántó
- verkisto Lajos Mesterházi
- violonisto Vilmos Tátrai
- en Kispest mortis:
- politikisto József Madarász
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kispest estas la loko, kie József Miletz kaj Mihály Zsámboky propagandis Esperanton.