Ottó Szokolay
Aspekto
Ottó Szokolay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de majo 2018 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1957–1961) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ottó Szokolay [sokolai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szokolay Ottó estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estas Szokolai.
Ottó Szokolay [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1937 en Kispest kaj mortis la 27-an de majo 2018.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ottó Szokolay komence estis laboristo, sed li apartenis ankaŭ al la fabrika amatora trupo. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1961, poste li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Post 2 jaroj li soldatiĝis, poste en la teatra jaro 1963 li apartenis al Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1965 li estas membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 4 premiojn inter 1976-2014.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Francisco
- Reĝo Lear - duko Burgund
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Rikardo la 2-a - Green
- Henriko la 4-a - Worcester
- La Vintra Fabelo - ĉambelano
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - arkianĝelo Gabrielo
- Molière:
- Tartufo - Cléante
- La Avarulo - policoficiro
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Szalavec (polickapitano)
- József Katona: Bánk bán reĝo Andreo la 2-a (Hungario)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- A szabadság katonái (1977)
- A vörös grófnő (1985)
- Szabadság, szerelem (2006)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- ‘‘Princ, a katona’‘ (serio, 1967)
- ‘‘Czillei és a Hunyadiak’‘ (1975)
- ‘‘Széchenyi napjai’‘ (1985)
- ‘‘Hóesés a Vízivárosban’‘ (2004)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de David Carradine, Steve Martin, Peter O’Toole, Martin Sheen, Dennis Weaver kaj aliaj [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- [3]