Kispirit
Aspekto
Kispirit (kiŝpirit) estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. La loknomo signifas laŭvorte: malgranda pirito, tamen estas neniu interrilato kun la erco.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/HUN_Kispirit_COA.jpg/220px-HUN_Kispirit_COA.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 8496
- Telefonprefikso: 88
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kispirit situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Marcal troviĝas en la proksimeco. Kispirit preskaŭ kontaktiĝas kun Nagypirit. Devecser troviĝas je 22, Ajka 36, Veszprém (urbo) 60, Budapeŝto je 168 km-oj [1] Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1532 en formo Pirit. Tiutempe loĝis tie servutuloj kaj malriĉaj nobeloj.
En Kispirit migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1739
- sonorilostablo de 1737
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj