Kitakjuŝu
Kitakjuŝu | |||||
---|---|---|---|---|---|
granda urbo kun esceptoj (1963–) urbo de Japanio (1963–) urbego havenurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 935 084 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 917 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo)33.883416666667130.87519444444Koordinatoj: 33° 53′ N, 130° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 487,71 km² (48 771 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kitakyushu, Fukuoka [+] | |||||
Kitakjuŝu (esperantigate Kitajuŝuo) (japane: 北九州市 [kita-kjū-ŝū -ŝi], Hepburn: Kitakyūshŭ-shi, Kunrej: Kitakyûsyû-si) estas Granda Urbo kun Esceptoj en la regiono Kjuŝuo de Japanio. La urbo situas en la gubernio Fukuoka. Ĝi estas plej granda urbo de insulo Kjuŝu. Ĝia loĝantaro estis 983 000 (en 2010).
La urbo estiĝis en 1963 per kunigo de kvin komunumoj, nome Kokura, Jahata, Moĝi, Vakamacu kaj Tobata. La urbopartoj rezervis sian iaman karakterizaĵon. Kokura estis pli frue militista apogpunkto, hodiaŭ gravas la ŝtal- kaj la maŝinproduktado, sed ankaŭ la komercado. En Jahata funkcias fermetalurgiaj kaj kemiaj fabrikoj, cementaj kaj vitraj uzinoj. En Moĝi dominas la havena funkcio, oni prilaboras tie la alvenantan nafton. Vakamacu estas grava haveno kun ŝipkonstruado, kolormetalurgia kaj kemia industrio.
Gravaj vidindaĵoj de la urbo estas la sanktejo de la Mekari-ĝinĝo, la fortikaĵa palaco Kokura-ĝo, kaj la pendpontoj Vakato Óhasi kaj Kanmon.
La flughaveno Nova Flughaveno de Kitakjuŝu malfermiĝis en 2006.
Kokura estis la unua celo de la usona atombombado je la 9-a de aŭgusto 1945, sed la urbon kovris dika nubaro, pro io la atombombo estis ĵetita je la dua celo Nagasako.
"Kita" signifas "Norda."
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]- Kvartalo Jahatahigaŝi
- Kvartalo Jahataniŝi
- Kvartalo Kokurakita
- Kvartalo Kokuraminami
- Kvartalo Moĝi
- Kvartalo Tobata
- Kvartalo Vakamacu