Klára Leövey
Klára Leövey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de marto 1821 en Sighetu Marmației | |
Morto | 8-an de aprilo 1897 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Mortis per | Trafikakcidento vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto edukisto aktivisto pri virinaj rajtoj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
LEÖVEY Klára (leOvei) Löwey, Lövei estis hungara pedagogino, verkistino naskita en Máramarossziget la 25-an de marto 1821 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1897.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ekde 1836 Klára Leövey agadis en amatora teatrotrupo de bonfara asocio de sia naskiĝurbo. Inter 1843 kaj 1844 ŝi estadis en Pozono dum la landkunveno. Ekde 1846 ĝis 1849 ŝi instruis en la virinedukanta instituto de Blanka Teleki en Pest (urbo) kaj estis kunlaboranto de Pál Vasvári. En la komenco de 1849 ŝi iris kune kun Teleki Blanka al Debrecen, kie flegis vunditajn soldatojn, apogis la persekutitojn. Pli poste ŝi iĝis guvernanto en Erdély. En 1851 oni arestis ŝin kaj kondamnis ŝin al 5 jaraj mallibereco kaj kune kun Teleki Blanka fermis ŝin en fortikaĵmalliberejo de Kufstein. En 1856 ŝi establis en sia naskiĝurbo fraŭlinedukantan instituton, post kies ĉeso en 1862 kune kun Teleki Blanka vojaĝis al Parizo. Post sia reveno ŝi estis guvernanto dum 26 jaroj ĉe la familio Teleki. Ekde 1865 ŝi estis kunlaborantino de revuo Máramaros.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Teleki Blanka és köre (Teleki Blanka, Karacs Teréz és L. K. Levelek és visszaemlékezések. Sajtó alá rendezte és ben. Györgyi Sáfrán, Bp., 1963).