Klára Tóth
Aspekto
Klára Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1939 en Nagykanizsa |
Morto | 9-an de decembro 2013 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemiisto ![]() |
Klára Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Klára estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1995, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio. Ŝiaj edzinaj nomoj estis Szepesváry Tamásné aŭ Szepesváryné Tóth Klára .
Klára Tóth [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1939 en Nagykanizsa. Ŝi mortis la 9-an de decembro 2013 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Klára Tóth frekventis medicinan universitaton en Budapeŝto inter 1957-1962, poste ŝi eklaboris en universitato en Veszprém (urbo). Inter 1964-1966 ŝi esploris en Birmingham. Post 2 jaroj li laboris jam en teknika universitato en Budapeŝto. Ŝi profesoriĝis kaj samtempe doktoriĝis en 1991. Ŝi ricevis premiojn inter 1978-2002.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ion-Selective Membrane Electrodes (1970) (kun Ernő Pungor)
- Dynamic Response of Ion-Selective Electrodes (1988)
- A miniatürizálás térhódítása az elektronikában (2001)